listo de aliĝintoj – jam 23 aliĝoj!

La 41a PSI

14-a de aprilo 2025 ĝis 21-a de aprilo 2025
Hellenthal

Hellenthal
Bildo © jugendherberge_hellenthal

La Printempa Semajno Internacia estas granda internacia renkontiĝo por la tuta familio. Ĝi okazas ĉiujare dum unu semajno ĉirkaŭ pasko ie en Germanio. Por la 41a PSI ni atendas ĉirkaŭ 100 partoprenantojn el diversaj landoj, kiuj konsistas precipe el familioj kun infanoj kaj junuloj.

PSI estas precipe familia seminario. La programo celas kontentigi samrajte plenkreskulojn, junulojn kaj infanojn. Sed tio ne ekskluzivas unuopulojn, ĉiu estas bonvena.

Mittenbild 2

Familioj

Okazas apartaj programeroj por infanoj laŭ aĝo kaj lingvokono. Kaj komencantoj kaj fluaj parolantoj havos sian programon. Gepatroj do havas bonan okazon trankvile partopreni siajn programerojn sen infanoj - aŭ kun la infanoj, se ili preferas.

junuloj_IMG_0125

Junuloj

Ni ankaŭ ofertas specialajn ofertojn por junuloj inter 10 kaj 16 jaroj, kiuj almenaŭ iomete parolas la internacian lingvon. Ili povas loĝi en komunaj ĉambroj kaj lernas, ludas kaj festas kune.

komencantoj_IMG_0038

Komencantoj

Se vi aŭ via partnero aŭ ambaŭ estas komencanto(j) aŭ neparolanto(j), ne timu. Vi estas bonvenaj! Ni aranĝas kursojn por komencantoj kaj progresintoj. Sed ankaŭ aliaj programeroj konsideras la komencantojn.

Loko

Hellenthal_domo
Tagesraum

Gastejo

La Junulargastejo Hellenthal

estas konsiderata kiel "aventureduka kaj subĉiela centro". La kovrita altŝnurejo estas unika tiaspeca en Germanio - kaj estas perfekta por teama trejnado aŭ grimpado kun grupo. La subĉiela areo de la malnova trabfaka domo ofertas piedpilkan kampon, plaĝan retpilkan kampon kaj korbpilkan ludejon. Vespere oni povas malstreĉiĝi en la komfortaj ĉambroj aŭ societumi ĉirkaŭ la kamenoj/fajrolokoj.

Jugendherberge Hellenthal
Erlebnispädagogik-
und Outdoor-Zentrum
Platiß 3 · 53940 Hellenthal
hellenthal.jugendherberge.de/

La junulargastejo havas 162 litojn en 49 ĉambroj.
La domo ne nur disponas pri kovrita altŝnurejo, sed ankaŭ pri lifto kaj senbara aliro al la domo, kradrostilejo, bivakfajroloko, lavejo kaj ripara servo por bicikloj, 10 lokoj en ŝlosebla ĉambro, sekiga ĉambro por bicikla ekipaĵo, botelovarmigilo, infanaj altseĝoj, infanaj litoj, ludejo, ludĉambro kaj saŭno.

Ankaŭ la domo ofertas ĉiutage vegetaran kaj veganan manĝon. Pliaj manĝpreferoj laŭ peto.

Hellenthal_2 Bildo © Jugendherberge Hellenthal

Hellenthal

Hellenthal estas komunumo en Germanio, kiu situas tuj apud la mezokcidenta landlimo. Ĝi troviĝas en la distrikto Euskirchen de la federacia lando Nordrejn-Vestfalio.

Fine de decembro 2022 la komunumo havis 7925 loĝantojn.

Hellenthal valoras vojaĝon en ajna tempo de la jaro. Printempe, de la fino de marto ĝis la komenco de majo (do rekte dum la PSI!!), vi povas observi specialan naturan spektaklon proksime de la urbo Eifel: tiam milionoj da sovaĝkreskantaj "flavaj narcisoj" floras en la herbejaj valoj de la supra Oleftal kaj transformas la pejzaĝon en flavan maron de floroj. La digoj Olef, Rur kaj Urftsee ofertas mirindajn vidojn; Multnombraj migraj vojoj kiel la sovaĝeja pado kaj la Eifelsteig invitas vin marŝi.

Oni ankaŭ povas lui diversspecajn biciklojn. La longdistanca bicikla vojo Eifelhöhenroute kondukas rekte preter la junulargastejo. La kulminaĵo de la areo, kaj precipe populara ĉe familioj, estas la Hellenthal ĉasrezervejo kun sia fama rabobirdospektaklo.

Taga programo

La taga (ĉefe antaŭtagmeza) programo de la Printempa Semajno Internacia ekas post la matenmanĝo kaj ofertas du sesiojn de diversaj programeroj. Niaj partoprenantoj prezentas aferojn de la propra hobio ĝis gravaj politikaj diskutoj (viaj prelegproponoj estas bonvenaj). Oni trovas buntan miksaĵon de prelegoj, diskutrondoj, diverstemaj kursoj (sporto, danco, kantado...), arta manlaboro kaj lingvaj kursetoj.

Por komencantoj kaj progresemuloj ni - memkompreneble - ofertas Esperanto-kursojn. Unu por kompletaj komencantoj, alia kun lingvoekzercoj kaj plibonigoj, plie eble ankaŭ konversacia rondo.

DSC03558_bearbeitet-2

Lingvo-kursoj

Por komencantoj kaj progresemuloj ni - memkompreneble - ofertas diversnivelajn Esperanto-kursojn. Unu por kompletaj komencantoj, alia kun lingvoekzercoj kaj plibonigoj, plie eble ankaŭ konversacia rondo. Ofte ankaŭ okazas lingvo-kursetoj aŭ prelegoj pri aliaj lingvoj.

IMG_0018

Prelegoj

Niaj partoprenantoj prezentas aferojn de la propra hobio ĝis gravaj politikaj diskutoj (viaj prelegproponoj estas bonvenaj). Kutime ni povas oferti buntan miksaĵon de prelegtemoj, diskutrondoj, diverstemaj kursetoj.

IMG_0012

Praktikaj ofertoj

Ĉiam ni ofertas diversajn artajn manlaborkursojn kaj diversajn sportkursojn (Qi-Gong, Zumba, dancoj) .

Infana programo

Ni ofertas dum la tuta semajno diversspecan programon por la infanoj. Ni komune lernas, manverketas kaj ludas interne kaj ekstere – kaj kompreneble denove okazas granda paska ovoserĉado!

IMG_0023

Mazi

Mazi estas taŭga ĉiutaga kurso por junaj lernantoj, ni lernas Esperanton spektante la lecionojn de la Mazi-filmo (i. a.).

IMG_0032

Manlaboro

Paskaj kaj printempaj manlaboroj por infanoj kaj plenkreskuloj. Ni kolorigas, ornamas, plektas belajn kaj utilajn objektojn el diversaj materialoj.

IMG_0056_2

Piĵamaj rakontoj

Ĉiuvespere la infanoj povas atendi travivendan rakontadon de fabeloj, la «piĵamajn rakontojn» kun la grandioza Nicky! Ŝi amuze, malenuige kaj humure voĉlegas malnovajn kaj novajn fabelojn el la tuta mondo.

Ekskursoj

Dum PSI la posttagmezo estas uzata por ekskursoj, sed ofte la partoprenantoj uzas ĝin por malstreĉigi, kafumi kaj babili kun amikoj.

Per la ekskursoj oni povas konatiĝi kun la ĉirkaŭaĵo - urboj, muzeoj, artaĵoj, mirindaĵoj de la naturo, kasteloj, kavernoj, banejoj ktp. Ofte pliaj ebloj estas ofertataj, ekzemple migradoj, ekskursoj per publikaj trafikiloj kaj ekskursoj per aŭtomobiloj. Multaj ekskursceloj bone taŭgas por infanoj.

Vespera programo

Post la vespermanĝo ofte okazas malgrandaj programeroj kiel dancado kaj prelegetoj.

Ek de 20:00 oni povas partopreni diverstipajn koncertojn, teatraĵojn, ludvesperojn, adiaŭan vesperon.

Tiuj, kiuj ne ŝatas partopreni en la grupeventoj, renkontiĝas aliajn en la trinkejo aŭ mem organizas ludrondojn tie.

Kotizoj

ĉambro plurlita dulita unulita
0 - 2j 0 € 0 €
3 - 5j 190 € 260 €
6 - 12j 240 € 360 €
13 - 26j 300 € 480 € 790 €
pli ol 26j 400 € 580 € 790 €
partopreno sen manĝo/ĉambro: 132 €
(por la tuta semajno)

krompagoj por malfruaj aliĝoj/antaŭpagoj:
ekde 5-a de januaro 2025: 15 € por ĉiu persono
ekde 1-a de februaro 2025: 20 € por ĉiu persono
ekde 9-a de marto 2025: 25 € por ĉiu persono

rabato por fruegaj birdoj:
aliĝo jam dum la antaŭa PSI: 5 € por ĉiu plenkreskulo kaj tranokto

partatempa partopreno:
La unua tago kostas 22% de la tuttempa kotizo kaj la sekvaj tagoj po 13% de la tuta sumo.

ne-membroj de GEA/GEJ:
Loĝantoj de Germanio, kiuj ne estas membroj de GEA/GEJ, pagas 25 € pli.

rabato por eksterlandanoj:
plenkreskuloj, kiuj ne loĝas en germanio, pagas 20 € malpli por plentempa partopreno.

En Hellenthal ni ofertas nur ĉambrojn sen duŝo kaj necesejo. Duŝo kaj necesejoj troviĝas en la koridoroj. La kotizo inkluzivas loĝadon, 3 manĝojn tage kaj pro­gra­mon. Ekskursoj estas surloke aparte pagendaj. Materialon por man­laboroj oni pagas laŭ uzita kvanto surloke.

Post la aliĝo kaj la aŭtomata retpoŝta konfirmo vi ricevos fakturon. Por daŭra rezervado de la ĉambro(j)/lito(j) deklaritaj en la fakturo, vi devas antaŭpagi minimume 50 % de la tutaj kostoj dum la tempo menciita en la fakturo. La resto de la kotizoj devas esti pagita plej malfrue ĝis 21-a de marto 2025 (eniro de la antaŭpago sur la konto de UEA/GEA) aŭ - se ne eblas alimaniere - kontante je la komenco de PSI.

Malaliĝo ĝis la 27-a de januaro 2025: la tutaj jam pagitaj kostoj minus 10 € estos repagataj. Post tiu dato ni nur povas repagi la tutajn jam pagitajn kostojn minus 20 €, se ni aŭ la domo sukcesos okupi via(j)n ĉambro(j)n/lito(j)n per aliaj gastoj, alikaze ni povas repagi nur la jam pagitajn kostojn minus la antaŭpagon de 50 % de la tutaj kostoj. En la kazo de malsano kaj simile ni kutime repagos la plenajn jam pagitajn kostojn.


Por partoprenantoj el nepagipovaj landoj eblas subvencioj laŭ niaj financaj ebloj kaj eventuala programkontribuo. Bonvolu priskribi vian eblan kontribuon al la programo. Oficialajn invitleterojn Germana Esperanto-Asocio (GEA) sendos nur post interkonsento.

bankkonto de GEA:
Deutscher Esperanto-Bund
IBAN: DE 84 5085 1952 0040 1146 05
BIC-Kodo: HELADEF1ERB
Sparkasse Odenwaldkreis
PayPal:
Se vi volas pagi per PayPal, bonvolu kontakti nin.
nepre ĝiru kun titolo: «PSI 2025» + [Antaŭpago/Kotizo] + VIA NOMO
Bonvolu ne plu ĝiri al UEA

Aliĝi

Nova Persono

Persone
Loĝado
Manĝo kaj Permesoj

Ĝeneralaj Informoj

Antaŭpago

Post via aliĝo, plej malfrue kelkajn semajnojn poste ni sendos al vi fakturon kaj anoncos la sumon, kiun vi devas antaŭpagi (50 % de la tutaj kostoj). Via aliĝo estas konfirmita kiam vi pagis tiun sumon kaj ĝi alvenis sur la konto de GEA.

Pliajn informojn pri la antaŭpago vi povas legi supre ĉe kostoj.

Rimarkoj / Komentoj
Pagdevige aliĝi

Post kiam vi klakas «aliĝi» vi tuj ricevas konfirman mesaĝon kun pliaj informoj. Via aliĝo estas sukcesa nur se vi ricevis tiun mesaĝon.

Ne hezitu kontakti nin, se vi havas demandojn.