listo de aliĝintoj – jam 87 aliĝoj!

La 33a PSI

10-a de aprilo 2017 ĝis 17-a de aprilo 2017
Essen-Kettwig

Essen-Kettwig

La Printempa Semajno Internacia estas granda internacia renkontiĝo por la tuta familio. Ĝi okazas ĉiujare dum unu semajno ĉirkaŭ pasko ie en Germanio. Por la 33a PSI ni atendas pli ol 100 partoprenantojn el pli ol 10 landoj, el kiuj minimume kvarono estos infanoj aŭ junuloj.

PSI estas precipe familia seminario. La programo celas kontentigi samrajte plenkreskulojn, junulojn kaj infanojn. Sed tio ne ekskluzivas unuopulojn, ĉiu estas bonvena.

Familia programo dum PSI

Familioj

Okazas apartaj programeroj por infanoj laŭ aĝo kaj lingvokono. Kaj komencantoj kaj flue parolantoj havos sian programon. Gepatroj do havas bonan okazon trankvile partopreni siajn programerojn sen infanoj - aŭ kun la infanoj, se ili preferas.

Junuloj dum PSI

Junuloj

Samtempe kaj samloke kun PSI okazas Printempa Lernejo Internacia. Ĝi estas speciala aranĝo por gejunuloj inter 10 kaj 16 jaroj, kiuj almenaŭ iomete parolas la internacian lingvon. Por ili okazas apartaj kursoj pri kaj en Esperanto. Ili loĝas en komunaj ĉambroj kaj lernas, ludas kaj festas kune.

Knabino en Esperanto-kurso

Komencantoj

Se vi aŭ via partnero aŭ ambaŭ estas komencanto(j) aŭ neparolanto(j), ne timu. Vi estas bonvenaj! Ni aranĝas kursojn por komencantoj kaj progresintoj. Sed ankaŭ aliaj programeroj konsideras la komencantojn.

Loko

Kiosko kaj Sidangulo en la St. Altfrid
Ĉambro en la St. Altfrid

Gastejo

La PSI-ejo situas en la bela urboparto Essen-Kettwig. Ĝi estas moderna konstruaĵo kun komfortaj ĉambroj kaj helaj salonoj.

Jugendhaus St. Altfrid
Charlottenhofstr. 61
45219 Essen-Kettwig
altfrid.de

La stacio «Kettwig Stausee» estas 20 minutojn da piedvojo for de la ejo (ankaŭ veturas buso). Ĝi atingeblas tri foje hore per S-trajno de la ĉefstacidomo, kiun vi povs atingi facile per multaj diversaj trajnlinioj.

La plej proksimaj aŭtoŝoseoj estas A3, A44 kaj A52. La flughaveno de Düsseldorf (DUS) estas trajne 25 minutojn for de Essen.

Essen Kettwig

Essen-Kettwig

Kettwig estas urboparto en la verda sudo de Essen, kiu situas meze de la granda Ruhr-metropolo la federacia lando Nordrejn-Vestfalio de Germanio. Essen estas Verda Ĉefurbo de Eŭropo en 2017 kaj estis Kultura Ĉefurbo de Eŭropo en 2010.

Taga programo

La taga programo ĉiutage ekas post la matenmanĝo kaj ofertas du sesiojn da diversaj prelegoj. Niaj partoprenantoj prezentas aferojn de la propra hobio ĝis gravaj politikaj diskutoj. Viaj prelegproponoj estas bonvenaj.

Por komencantoj kaj progresemuloj ni ofertas esperanto kursojn. Unu por kompletaj komencantoj, alia kun lingvoekzercoj kaj plibonigoj, plie eble ankaŭ konversacia rondo.

Infana programo

Ni ofertas dum la tuta semajno diversspecan programon por la infanoj. Ni komune lernos, manverketos kaj ludos interne kaj ekstere – kaj kompreneble denove okazas granda paska ovoserĉado!

Infanoj dum mazi-horo

Mazi

Mazi estas taŭga ĉiutaga kurso por junaj lernantoj, ni spektante la lecionojn de la Mazi-filmo kaj lude lernas Esperanton.

Nicky prezentas piĵamajn rakontojn

Manlaboro

Paskaj kaj printempaj manlaboroj por infanoj kaj plenkreskuloj. Ni kolorigas, ornamas, plektas belajn kaj utilajn objektojn el diversaj materialoj.

Nicky rakontas piĵaman rakonton

Piĵamaj rakontoj

Ĉiuvespere la infanoj povas atendi travivendan rakontadon de fabeloj, la «piĵamajn rakontojn» kun la grandioza Nicky! Ŝi amuze, malenuige kaj humore voĉlegos malnovajn kaj novajn fabelojn el la tuta mondo.

Junulara programo

Por niaj partoprenantoj inter 14 - 20 jarojn ni havas apartan programon kun i.a. kaosludo, tuniroj kaj granda 3D kineo. Plenkreskuloj bonvenas.

Junuloj dum kaosludo

Kaosludo

Tradicia kaosa ludo kie ni serĉas indikojn en la tuta domo. Kunporto komfortajn ŝuojn.

Tablotenisa turniro

Turniro

Ni eltrovas kiu estas la plej vigla tablotenisludanto. Kunportu rakedon kaj estu sportema.

Junuloj miras pri la 3D-kinejo

3D kinejo

Spektu freŝe subtekstigitajn filmojn en la profesia PSI-kinejo. Kun 2 ĝis 4 dimensioj.

Ekskursoj

Ni ĉiam dum PSI vizitas la ĉirkaŭaĵon. La ekskursoj kutime okazas posttagmeze.

Vespera programo

Post la prelegoj kaj ekskursoj de la tago estas tempo por ripozi. Vespere ni faras tion spektante artistojn, kaj ludojn sursceneje.