listo de aliĝintoj – jam 134 aliĝoj!

La 31a PSI

3-a de aprilo 2015 ĝis 10-a de aprilo 2015
Winterberg

Winterberg

La Printempa Semajno Internacia estas granda internacia renkontiĝo por la tuta familio. Ĝi okazas ĉiujare dum unu semajno ĉirkaŭ pasko ie en Germanio. Por la 31a PSI ni atendas pli ol 120 partoprenantojn el pli ol 12 landoj, el kiuj minimume triono estos infanoj aŭ junuloj.

PSI estas precipe familia seminario. La programo celas kontentigi samrajte plenkreskulojn, junulojn kaj infanojn. Sed tio ne ekskluzivas unuopulojn, ĉiu estas bonvena.

Familia programo dum PSI

Familioj

Okazas apartaj programeroj por infanoj laŭ aĝo kaj lingvokono. Kaj komencantoj kaj flue parolantoj havos sian programon. Gepatroj do havas bonan okazon trankvile partopreni siajn programerojn sen infanoj - aŭ kun la infanoj, se ili preferas.

Junuloj dum PSI

Junuloj

Samtempe kaj samloke kun PSI okazas Printempa Lernejo Internacia. Ĝi estas speciala aranĝo por gejunuloj inter 10 kaj 16 jaroj, kiuj almenaŭ iomete parolas la internacian lingvon. Por ili okazas apartaj kursoj pri kaj en Esperanto. Ili loĝas en komunaj ĉambroj kaj lernas, ludas kaj festas kune.

Knabino en Esperanto-kurso

Komencantoj

Se vi aŭ via partnero aŭ ambaŭ estas komencanto(j) aŭ neparolanto(j), ne timu. Vi estas bonvenaj! Ni aranĝas kursojn por komencantoj kaj progresintoj. Sed ankaŭ aliaj programeroj konsideras la komencantojn.

Loko

Gastejo

Nia gastejo estas «Hostel Erlebnisberg Kappe», kiu estis novrenovigita kaj modernigita dum la pasintaj jaroj. La domo disponas pri ĉambroj kun 2 – 5 litoj. Kelkaj de ili havas proprajn banĉambrojn. Granda aŭtoparkejo estas malantaŭ la domo. Tre proksime troviĝas subĉiela amuzejo kun glitejo por someraj sledoj, grimpejo kaj granda kafejo. La urbocentro de Winterberg estas proksimume 1,5 kilometroj for.

Hostel Erlebnisberg Kappe
Am Waltenberg 89
D-59955 Winterberg
hostel-winterberg.de

Tuj apud la gastejo estas bushaltejo kun la nomo „Winterberg-Poppenberg“. Ĝi plej facile atingeblas de la stacidomo de Winterberg, kiun vi plej bone atingas per la RE57 de Dortmund. Uzu de tie la buslinion R28 al Bad Berleburg aŭ S40 al Schmallenberg kaj eliru la buson post 5 stacioj. La busvojaĝo kostas malpli ol 2€.

La plej proksima aŭtoŝoseo estas A46.

Winterberg de supre Bildo © (cc-by-sa) Asio otus

Winterberg

La malgranda urbo Winterberg estas konata vintrasportloko en mezalta montaro «Sauerland», kiu situas en okcidenta Germanio. Dum aliaj sezonoj la regiono ofertas multajn celojn por migri longajn kaj mallongajn distancojn tra belaj arbaroj.

Taga programo

La taga programo ĉiutage ekas post la matenmanĝo kaj ofertas du sesiojn da diversaj prelegoj. Niaj partoprenantoj prezentas aferojn de la propra hobio ĝis gravaj politikaj diskutoj. Viaj prelegproponoj estas bonvenaj.

Por komencantoj kaj progresemuloj ni ofertas esperanto kursojn. Unu por kompletaj komencantoj, alia kun lingvoekzercoj kaj plibonigoj, plie eble ankaŭ konversacia rondo.

Infana programo

Ni ofertas dum la tuta semajno diversspecan programon por la infanoj. Ni komune lernos, manverketos kaj ludos interne kaj ekstere – kaj kompreneble denove okazas granda paska ovoserĉado!

Infanoj dum mazi-horo

Mazi

Mazi estas taŭga ĉiutaga kurso por junaj lernantoj, ni spektante la lecionojn de la Mazi-filmo kaj lude lernas Esperanton.

Manlaboro kun infanoj

Manlaboro

Paskaj kaj printempaj manlaboroj por infanoj kaj plenkreskuloj. Ni kolorigas, ornamas, plektas belajn kaj utilajn objektojn el diversaj materialoj.

Nicky prezentas piĵamajn rakontojn

Piĵamaj rakontoj

Ĉiuvespere la infanoj povas atendi travivendan rakontadon de fabeloj, la «piĵamajn rakontojn» kun la grandioza Nicky! Ŝi amuze, malenuige kaj humore voĉlegos malnovajn kaj novajn fabelojn el la tuta mondo.

Junulara programo

Por niaj partoprenantoj inter 14 - 20 jarojn ni havas apartan programon kun i.a. kaosludo, tuniroj kaj granda 3D kineo. Plenkreskuloj bonvenas.

Junuloj dum kaosludo

Kaosludo

Tradicia kaosa ludo kie ni serĉas indikojn en la tuta domo. Kunporto komfortajn ŝuojn.

Tablotenisa turniro

Turniro

Ni eltrovas kiu estas la plej vigla tablotenisludanto. Kunportu rakedon kaj estu sportema.

Junuloj miras pri la 3D-kinejo

3D kinejo

Spektu freŝe subtekstigitajn filmojn en la profesia PSI-kinejo. Kun 2 ĝis 4 dimensioj.

Ekskursoj

Ni ĉiam dum PSI vizitas la ĉirkaŭaĵon. La ekskursoj kutime okazas posttagmeze.

Vespera programo

Post la prelegoj kaj ekskursoj de la tago estas tempo por ripozi. Vespere ni faras tion spektante artistojn, kaj ludojn sursceneje.