La 34a PSI

30-a de marto 2018 ĝis 6-a de aprilo 2018
Plauen

Plauen
Bildo © CrazyD (CC BY-SA 3.0)

La Printempa Semajno Internacia estas granda internacia renkontiĝo por la tuta familio. Ĝi okazas ĉiujare dum unu semajno ĉirkaŭ pasko ie en Germanio. Por la 34a PSI ni atendas pli ol 100 partoprenantojn el pli ol 10 landoj, el kiuj minimume kvarono estos infanoj aŭ junuloj.

PSI estas precipe familia seminario. La programo celas kontentigi samrajte plenkreskulojn, junulojn kaj infanojn. Sed tio ne ekskluzivas unuopulojn, ĉiu estas bonvena.

Familioj

Okazas apartaj programeroj por infanoj laŭ aĝo kaj lingvokono. Kaj komencantoj kaj fluaj parolantoj havos sian programon. Gepatroj do havas bonan okazon trankvile partopreni siajn programerojn sen infanoj - aŭ kun la infanoj, se ili preferas.

Junuloj

Samtempe kaj samloke kun PSI okazas Printempa Lernejo Internacia. Ĝi estas speciala aranĝo por gejunuloj inter 10 kaj 16 jaroj, kiuj almenaŭ iomete parolas la internacian lingvon. Por ili okazas apartaj kursoj pri kaj en Esperanto. Ili loĝas en komunaj ĉambroj kaj lernas, ludas kaj festas kune.

Komencantoj

Se vi aŭ via partnero aŭ ambaŭ estas komencanto(j) aŭ neparolanto(j), ne timu. Vi estas bonvenaj! Ni aranĝas kursojn por komencantoj kaj progresintoj. Sed ankaŭ aliaj programeroj konsideras la komencantojn.

Loko

Gastejo

La PSI-ejo situas centre en la urbo Plauen. Ĝi estas en antaŭa fajrobrigadejo kaj la temo fajro-bridado aperas plurfoje en la ejo per uzebla fajro-glidstango, tuboj, tubo-turo, ŝpruciloj, ktp.

Jugendherberge Plauen
Alte Feuerwache

Neundorfer Straße 3
08523 Plauen
plauen.jugendherberge.de

Por alveno kun publikaj trafikiloj uzu la trajnon al Plauen (Vogtland). La urbo havas tramon, per kiu eblas atingi la domon. La plej proksima flughaveno estas Halle/Leipzig, de kie veturas ankaŭ trajnoj.

Se vi veturas aŭte, uzu la aŭtoŝoseon A72 kaj forlasu ĝin ĉe la elirejo Plauen-Süd kaj de tie veturu al Plauen-Zentrum. La domo havas 20 parklokojn en 5min-a distanco.

Bildo © K. Tanneberger (cc-by-sa)

Plauen

Plauen situas en la sudorienta germanio kaj havas ĉirkaŭ 65200 enloĝantojn. Ĝi estas la 5a plej granda urbo en la federacia lando saksio. La rivero «Blanke Elster» fluas apud la urbo. Plauen famiĝis per sia «punto» (Plauener Spitze).

Taga programo

La taga programo ĉiutage ekas post la matenmanĝo kaj ofertas du sesiojn da diversaj prelegoj. Niaj partoprenantoj prezentas aferojn de la propra hobio ĝis gravaj politikaj diskutoj. Viaj prelegproponoj estas bonvenaj.

Por komencantoj kaj progresemuloj ni ofertas esperanto kursojn. Unu por kompletaj komencantoj, alia kun lingvoekzercoj kaj plibonigoj, plie eble ankaŭ konversacia rondo.

Infana Programo

Ni ofertas dum la tuta semajno diversspecan programon por la infanoj. Ni komune lernos, manverketos kaj ludos interne kaj ekstere – kaj kompreneble denove okazas granda paska ovoserĉado!

Mazi

Mazi estas taŭga ĉiutaga kurso por junaj lernantoj, ni spektante la lecionojn de la Mazi-filmo kaj lude lernas Esperanton.

Manlaboro

Paskaj kaj printempaj manlaboroj por infanoj kaj plenkreskuloj. Ni kolorigas, ornamas, plektas belajn kaj utilajn objektojn el diversaj materialoj.

Piĵamaj rakontoj

Ĉiuvespere la infanoj povas atendi travivendan rakontadon de fabeloj, la «piĵamajn rakontojn» kun la grandioza Nicky! Ŝi amuze, malenuige kaj humore voĉlegos malnovajn kaj novajn fabelojn el la tuta mondo.

Junulara Programo

Por niaj partoprenantoj inter 14 - 20 jarojn ni havas apartan programon kun i.a. kaosludo, tuniroj kaj granda 3D kineo. Plenkreskuloj bonvenas.

Kaosludo

Tradicia kaosa ludo kie ni serĉas indikojn en la tuta domo. Kunporto komfortajn ŝuojn.

Turniro

Ni eltrovas kiu estas la plej vigla tablotenisludanto. Kunportu rakedon kaj estu sportema.

3D Kinejo

Spektu freŝe subtekstigitajn filmojn en la profesia PSI-kinejo. Kun 2 ĝis 4 dimensioj.

Ekskursoj

Ni ĉiam dum PSI vizitas la ĉirkaŭaĵon. La ekskursoj kutime okazas posttagmeze.

Vespera Programo

Post la prelegoj kaj ekskursoj de la tago estas tempo por ripozi. Vespere ni faras tion spektante artistojn, kaj ludojn sursceneje.

Kostoj

ĉambro plurlita dulita unulita
0 - 2j 0 € 0 €
3 - 5j 160 € 160 €
6 - 12j 190 € 220 € 400 €
13 - 26j 250 € 320 € 400 €
pli ol 26j 300 € 350 € 400 €
unutaga partopreno sen manĝo: 10 €

krompagoj por malfruaj antaŭpagoj:
ekde 23-a de januaro 2018: 10 €
ekde 1-a de marto 2018: 20 €

partatempa partopreno:
ni kalkulas la plentempan kotizon dividita per 6 oble la tranoktoj

ne-membroj de GEA/GEJ:
Loĝantoj de Germanio, kiuj jam antaŭe partoprenis en PSI kaj ne estas membroj de GEA/GEJ, ricevas 25 €-an malrabaton.

En Plauen ni nur ofertas luksajn ĉambrojn (kun duŝo kaj necesejo). La kotizo inkluzivas loĝadon, 3 manĝojn tage kaj endoman pro­gra­mon. Ekskursoj estas surloke aparte pagendaj. Materialon por man­laboroj oni pagas laŭ uzita kvanto surloke.

Via aliĝo ekvalidas nur per antaŭpago de minimume 50€ por ĉiu persono. Ĝi estas parto de la kotizo. La antaŭpago respektive la plena kotizo, se jam pagita, minus 10€ estos repagata nur post ĝustatempa malaliĝo antaŭ la 15-a de marto 2018. Post tiu dato la antaŭpago ne estos repagata.


Por partoprenantoj el nepagipovaj landoj laŭ niaj financaj ebloj kaj eventuala programkontribuo. Bonvolu priskribi vian eblan kontribuon al la programo. Oficialajn invitleterojn ni sendos nur post interkonsento.

bankkonto:
IBAN: DE 84 5085 1952 0040 1146 05
BIC-Kodo: HELADEF1ERB
UEA kodo:
psin-m
eblas pagi per kreditkarto, vidu paĝaron de UEA.
nepre ĝiru kun titolo: «PSI 2018» + [Antaŭpago/Kotizo] + VIA NOMO