La 32a PSI

Bad Hersfeld, ĝis

Bad Hersfeld
  • Nils Martin KlünderEssen, Germanio
  • Martin SawitzkiNürnberg, Germanio
  • Petra DückershoffBochum, Germanio
  • Rob KeetlaerBest, Nederlando
  • Carolin WeemeyerHannover, Germanio
  • Robert WeemeyerHannover, Germanio
  • Anton WeemeyerHannover, Germanio
  • Helena WeemeyerHannover, Germanio
  • Timwi HeizmannBerlino, Germanio
  • Christa KoßChemnitz, Germanio
  • Franz KruseLemwerder, Germanio
  • Elisabeth Kuhl-KruseLemwerder, Germanio
  • gerd jacquesantwerpen, Belgio
  • Helmut KlünderSteinfurt, Germanio
  • Ralf HaumerZwickau, Germanio
  • Zoja HaumerZwickau, Germanio
  • Kathrina HaumerZwickau, Germanio
  • Marietta HaumerZwickau, Germanio
  • Heike BuhrHannover, Germanio
  • Georg WeilHannover, Germanio
  • Paula WeilHannover, Germanio
Kiu jam aliĝis?

La Printempa Semajno Internacia estas granda internacia renkontiĝo por la tuta familio. Ĝi okazas ĉiujare dum unu semajno ĉirkaŭ pasko ie en Germanio. Por la 32a PSI ni atendas pli ol 120 partoprenantojn el pli ol 12 landoj, el kiuj minimume triono estos infanoj aŭ junuloj.

PSI estas precipe familia seminario. La programo celas kontentigi samrajte plenkreskulojn, junulojn kaj infanojn. Sed tio ne ekskluzivas unuopulojn, ĉiu estas bonvena.

Familioj

Okazas apartaj programeroj por infanoj laŭ aĝo kaj lingvokono. Kaj komencantoj kaj flue parolantoj havos sian programon. Gepatroj do havas bonan okazon trankvile partopreni siajn programerojn sen infanoj - aŭ kun la infanoj, se ili preferas.

Junuloj

Samtempe kaj samloke kun PSI okazas Printempa Lernejo Internacia. Ĝi estas speciala aranĝo por gejunuloj inter 10 kaj 16 jaroj, kiuj almenaŭ iomete parolas la internacian lingvon. Por ili okazas apartaj kursoj pri kaj en Esperanto. Ili loĝas en komunaj ĉambroj kaj lernas, ludas kaj festas kune.

Komencantoj

Se vi aŭ via partnero aŭ ambaŭ estas komencanto(j) aŭ neparolanto(j), ne timu. Vi estas bonvenaj! Ni aranĝas kursojn por komencantoj kaj progresintoj. Sed ankaŭ aliaj programeroj konsideras la komencantojn.

Bad Hersfeld

Bad Hersfeld estas urbo en la federacia lando Hesio de Germanio.

La urbo situanta en la meza Fulda-Valo estas ripozum-, ban- kaj kuracloko, sed samtempe ankaŭ sidejo administrada kaj gastigas buntan gamon da industrioj.

Bildo © 2micha

Bildo © 2micha

Gastejo

La junulargastejo de Bad Hersfeld situas proksime al la urbocentro. Ĝi estas moderna konstruaĵo kun komfortaj ĉambroj kaj helaj salonoj.

Bad Hersfeld havas stacidomon kiu atingeblas bone trajne de Kassel kaj Frankfurt kaj ankaŭ per longdistanca buso. La junulargastejo de la stacidomo bone atingeblas per buso.

La plej proksima aŭtoŝoseoj estas A4 kaj A7. La plej proksima flughaveno estas Frankfurt am Main.

DJH Jugendherberge Bad Hersfeld
Lutherstraße 2
D-36251 Bad Hersfeld

Taga Programo

prizorgas Christine Brücker

La taga programo ĉiutage ekas post la matenmanĝo kaj ofertas du sesiojn da diversaj prelegoj. Niaj partoprenantoj prezentas aferojn de la propra hobio ĝis gravaj politikaj diskutoj. Viaj prelegproponoj estas bonvenaj. Kiam ni havas pli da detalojn vi trovos ilin ĉi tie.

Por komencantoj kaj progresemuloj ni ofertas esperanto kursojn. Unu por kompletaj komencantoj, alia kun lingvoekzercoj kaj plibonigoj, plie eble ankaŭ konversacia rondo.

Infana Programo

prizorgas Ralf & Zoja Haumer

Ni ofertas dum la tuta semajno diversspecan programon por la infanoj. Ni komune lernos, manverketos kaj ludos interne kaj ekstere.

...kaj kompreneble denove okazas granda paska ovoserĉado!

Mazi

Mazi estas taŭga ĉiutaga kurso por junaj lernantoj, ni spektante la lecionojn de la Mazi-filmo kaj lude lernas Esperanton.

Manlaboro

Paskaj kaj printempaj manlaboroj por infanoj kaj plenkreskuloj.

Ni kolorigas, ornamas, plektas belajn kaj utilajn objektojn el diversaj materialoj.

Piĵamaj rakontoj

Ĉiuvespere la infanoj povas atendi travivendan rakontadon de fabeloj, la «piĵamajn rakontojn» kun la grandioza Nicky!

Ŝi amuze, malenuige kaj humore voĉlegos malnovajn kaj novajn fabelojn el la tuta mondo.

Junulara Programo

prizorgas Martin Sawitzki

Por niaj junularaj partoprenantoj inter 14 - 20 jarojn ni havas apartan programon kun i.a. kaosludo, tuniroj kaj granda 3D kineo. Plenkreskuloj bonvenas.

Kaosludo

Tradicia kaosa ludo kie ni serĉas indikojn en la tuta domo. Kunporto komfortajn ŝuojn.

Tuniro

Ni eltrovas kiu estas la plej vigla tablotenisludanto. Kunportu rakedon kaj estu sportema.

3D Kinejo

Spektu freŝe subtekstigitajn filmojn en la profesia PSI-kinejo. Kun 2 ĝis 4 dimensioj.

Ekskursoj

prizorgas Heike Buhr

Ni ĉiam dum PSI vizitas la ĉirkaŭaĵon. La ekskursoj kutime okazas posttagmeze. Pliaj informoj sekvos.

Vespera Programo

prizorgas Petra Dückershoff

Post la prelegoj kaj ekskursoj de la tago estas tempo por ripozi. Vespere ni faras tion spektante artistojn, kaj ludojn sursceneje. Pliaj informoj sekvos.

Kostoj

prizorgas Martin Sawitzki

ĉambroplurlitadulitaunulita
0 - 2j 0 € 0 €
3 - 5j 175 € 175 €
6 - 15j 190 € 220 € 400 €
16 - 26j 245 € 320 € 400 €
pli ol 27j 290 € 350 € 400 €

antaŭpago antaŭ 10.01.2016:
15€ rabato kiel trinkejokuponoj

partatempa partopreno:
ni kalkulas la plentempan kotizon dividita per 6 oble la tranoktoj

ne-membroj de GEA/GEJ:
loĝantoj de Germanio, kiuj jam antaŭe partoprenis en PSI kaj ne estas membroj de GEA/GEJ, ricevas 25€-an malrabaton.

La kotizo inkluzivas loĝadon en luksa ĉambro (kun duŝo kun necesejo), 3 manĝojn tage kaj endoman pro­gra­mon. Ekskursoj estas surloke aparte pagendaj. Materialon por man­laboroj oni pagas laŭ uzita kvanto surloke.

Via aliĝo ekvalidas nur per antaŭpago de minimume 50 € por ĉiu persono.
Ĝi estas parto de la kotizo. La antaŭpago respektive la plena kotizo, se jam pagita, minus 10 € estos repagata nur post ĝustatempa malaliĝo antaŭ la 15-a de marto 2016. Post tiu dato la antaŭpago ne estos repagata.


Por partoprenantoj el nepagipovaj landoj laŭ niaj financaj ebloj kaj eventuala programkontribuo. Bonvolu priskribi vian eblan kontribuon al la programo. Oficialajn invitleterojn ni sendos nur post interkonsento.

bankkonto:
IBAN: DE 84 5085 1952 0040 1146 05
BIC-Kodo: HELADEF1ERB
UEA kodo:
psin-m
eblas pagi per kreditkarto, vidu paĝaron de UEA
nepre ĝiru kun titolo: «PSI 2016» + [Antaŭpago/Kotizo] + VIA NOMO

Aliĝi

prizorgas Martin Sawitzki

1a Persono
Manĝotipo:

Antaŭpago
Mi antaŭpagis/os
al:
Rimarkoj / Komentoj
Pagdevige aliĝi

Post kiam vi klakas «aliĝi» vi tuj ricevas konfirman mesaĝon kun pliaj informoj.

Ne hezitu kontakti nin, se vi havas demandojn.