La 32a PSI
25-a de marto 2016 ĝis 1-a de aprilo 2016
Bad Hersfeld
Bad Hersfeld
La Printempa Semajno Internacia estas granda internacia renkontiĝo por la tuta familio. Ĝi okazas ĉiujare dum unu semajno ĉirkaŭ pasko ie en Germanio. Por la 32a PSI ni atendas pli ol 120 partoprenantojn el pli ol 12 landoj, el kiuj minimume triono estos infanoj aŭ junuloj.
PSI estas precipe familia seminario. La programo celas kontentigi samrajte plenkreskulojn, junulojn kaj infanojn. Sed tio ne ekskluzivas unuopulojn, ĉiu estas bonvena.
Familioj
Okazas apartaj programeroj por infanoj laŭ aĝo kaj lingvokono. Kaj komencantoj kaj flue parolantoj havos sian programon. Gepatroj do havas bonan okazon trankvile partopreni siajn programerojn sen infanoj - aŭ kun la infanoj, se ili preferas.
Junuloj
Samtempe kaj samloke kun PSI okazas Printempa Lernejo Internacia. Ĝi estas speciala aranĝo por gejunuloj inter 10 kaj 16 jaroj, kiuj almenaŭ iomete parolas la internacian lingvon. Por ili okazas apartaj kursoj pri kaj en Esperanto. Ili loĝas en komunaj ĉambroj kaj lernas, ludas kaj festas kune.
Komencantoj
Se vi aŭ via partnero aŭ ambaŭ estas komencanto(j) aŭ neparolanto(j), ne timu. Vi estas bonvenaj! Ni aranĝas kursojn por komencantoj kaj progresintoj. Sed ankaŭ aliaj programeroj konsideras la komencantojn.
Loko
Gastejo
La junulargastejo de Bad Hersfeld situas proksime al la urbocentro. Ĝi estas moderna konstruaĵo kun komfortaj ĉambroj kaj helaj salonoj.
DJH Jugendherberge Bad Hersfeld
Lutherstraße 2
D-36251 Bad Hersfeld
bad-hersfeld.jugendherberge.de
Bad Hersfeld havas stacidomon kiu atingeblas bone trajne de Kassel kaj Frankfurt kaj ankaŭ per longdistanca buso. La junulargastejo de la stacidomo bone atingeblas per buso.
La plej proksima aŭtoŝoseoj estas A4 kaj A7. La plej proksima flughaveno estas Frankfurt am Main.
Bildo
© (cc-by-sa)
2micha
Bad Hersfeld
Bad Hersfeld estas urbo en la federacia lando Hesio de Germanio.
La urbo situanta en la meza Fulda-Valo estas ripozum-, ban- kaj kuracloko, sed samtempe ankaŭ sidejo administrada kaj gastigas buntan gamon da industrioj.
Taga programo
La taga programo ĉiutage ekas post la matenmanĝo kaj ofertas du sesiojn da diversaj prelegoj. Niaj partoprenantoj prezentas aferojn de la propra hobio ĝis gravaj politikaj diskutoj. Viaj prelegproponoj estas bonvenaj.
Por komencantoj kaj progresemuloj ni ofertas esperanto kursojn. Unu por kompletaj komencantoj, alia kun lingvoekzercoj kaj plibonigoj, plie eble ankaŭ konversacia rondo.
Infana programo
Ni ofertas dum la tuta semajno diversspecan programon por la infanoj. Ni komune lernos, manverketos kaj ludos interne kaj ekstere – kaj kompreneble denove okazas granda paska ovoserĉado!
Mazi
Mazi estas taŭga ĉiutaga kurso por junaj lernantoj, ni spektante la lecionojn de la Mazi-filmo kaj lude lernas Esperanton.
Manlaboro
Paskaj kaj printempaj manlaboroj por infanoj kaj plenkreskuloj. Ni kolorigas, ornamas, plektas belajn kaj utilajn objektojn el diversaj materialoj.
Piĵamaj rakontoj
Ĉiuvespere la infanoj povas atendi travivendan rakontadon de fabeloj, la «piĵamajn rakontojn» kun la grandioza Nicky! Ŝi amuze, malenuige kaj humore voĉlegos malnovajn kaj novajn fabelojn el la tuta mondo.
Junulara programo
Por niaj partoprenantoj inter 14 - 20 jarojn ni havas apartan programon kun i.a. kaosludo, tuniroj kaj granda 3D kineo. Plenkreskuloj bonvenas.
Kaosludo
Tradicia kaosa ludo kie ni serĉas indikojn en la tuta domo. Kunporto komfortajn ŝuojn.
Turniro
Ni eltrovas kiu estas la plej vigla tablotenisludanto. Kunportu rakedon kaj estu sportema.
3D kinejo
Spektu freŝe subtekstigitajn filmojn en la profesia PSI-kinejo. Kun 2 ĝis 4 dimensioj.
Ekskursoj
Ni ĉiam dum PSI vizitas la ĉirkaŭaĵon. La ekskursoj kutime okazas posttagmeze.
Bildo
©
André Nestler
Wartburg
Vizitu dum busekskurso Eisenach, kie troviĝas la konata kastelo Wartburg.
Vespera programo
Post la prelegoj kaj ekskursoj de la tago estas tempo por ripozi. Vespere ni faras tion spektante artistojn, kaj ludojn sursceneje.
Elefantonoj
Pere de amuza pupteatraĵo Christoph Frank prezentos al ni, kiel elefantido malkovras la mondon.
Trinkejo
Post la vespera programo venu al nia trinkejo por babili kaj ludi en internacia rondo kaj agrabla etoso.