La 33a PSI

10-a de aprilo 2017 ĝis 17-a de aprilo 2017
Essen

Essen

La Printempa Semajno Internacia estas granda internacia renkontiĝo por la tuta familio. Ĝi okazas ĉiujare dum unu semajno ĉirkaŭ pasko ie en Germanio. Por la 33a PSI ni atendas pli ol 100 partoprenantojn el pli ol 10 landoj, el kiuj minimume kvarono estos infanoj aŭ junuloj.

PSI estas precipe familia seminario. La programo celas kontentigi samrajte plenkreskulojn, junulojn kaj infanojn. Sed tio ne ekskluzivas unuopulojn, ĉiu estas bonvena.

Familioj

Okazas apartaj programeroj por infanoj laŭ aĝo kaj lingvokono. Kaj komencantoj kaj flue parolantoj havos sian programon. Gepatroj do havas bonan okazon trankvile partopreni siajn programerojn sen infanoj - aŭ kun la infanoj, se ili preferas.

Junuloj

Samtempe kaj samloke kun PSI okazas Printempa Lernejo Internacia. Ĝi estas speciala aranĝo por gejunuloj inter 10 kaj 16 jaroj, kiuj almenaŭ iomete parolas la internacian lingvon. Por ili okazas apartaj kursoj pri kaj en Esperanto. Ili loĝas en komunaj ĉambroj kaj lernas, ludas kaj festas kune.

Komencantoj

Se vi aŭ via partnero aŭ ambaŭ estas komencanto(j) aŭ neparolanto(j), ne timu. Vi estas bonvenaj! Ni aranĝas kursojn por komencantoj kaj progresintoj. Sed ankaŭ aliaj programeroj konsideras la komencantojn.

Loko

Bildo © Tuxyso (CC BY-SA 3.0)

Gastejo

La PSI-ejo situas en la bele urboparto Essen-Kettwig. Ĝi estas moderna konstruaĵo kun komfortaj ĉambroj kaj helaj salonoj.

Jugendhaus St. Altfrid
Charlottenhofstr. 61
45219 Essen
altfrid.de

La stacio «Kettwig Stausee» estas 20 minutojn da piedvojo for de la ejo (ankaŭ veturas buso). Ĝi atingeblas tri foje hore per S-trajno de la ĉefstacidomo, kiun vi povs atingi facile per multaj diversaj trajnlinioj.

La plej proksimaj aŭtoŝoseoj estas A3, A44 kaj A52. La flughaveno de Düsseldorf (DUS) estas trajne 25 minutojn for de Essen.

Bildo © Tuxyso (CC BY-SA 3.0)

Essen

Essen estas urbo meze de la granda Ruhr-metropolo la federacia lando Nordrejn-Vestfalio de Germanio. Ĝi estis Eŭropa Kultura Ĉefurbo en la jaro 2010.

Taga programo

La taga programo ĉiutage ekas post la matenmanĝo kaj ofertas du sesiojn da diversaj prelegoj. Niaj partoprenantoj prezentas aferojn de la propra hobio ĝis gravaj politikaj diskutoj. Viaj prelegproponoj estas bonvenaj.

Por komencantoj kaj progresemuloj ni ofertas esperanto kursojn. Unu por kompletaj komencantoj, alia kun lingvoekzercoj kaj plibonigoj, plie eble ankaŭ konversacia rondo.

Infana Programo

Ni ofertas dum la tuta semajno diversspecan programon por la infanoj. Ni komune lernos, manverketos kaj ludos interne kaj ekstere – kaj kompreneble denove okazas granda paska ovoserĉado!

Mazi

Mazi estas taŭga ĉiutaga kurso por junaj lernantoj, ni spektante la lecionojn de la Mazi-filmo kaj lude lernas Esperanton.

Manlaboro

Paskaj kaj printempaj manlaboroj por infanoj kaj plenkreskuloj. Ni kolorigas, ornamas, plektas belajn kaj utilajn objektojn el diversaj materialoj.

Piĵamaj rakontoj

Ĉiuvespere la infanoj povas atendi travivendan rakontadon de fabeloj, la «piĵamajn rakontojn» kun la grandioza Nicky! Ŝi amuze, malenuige kaj humore voĉlegos malnovajn kaj novajn fabelojn el la tuta mondo.

Junulara Programo

Por niaj partoprenantoj inter 14 - 20 jarojn ni havas apartan programon kun i.a. kaosludo, tuniroj kaj granda 3D kineo. Plenkreskuloj bonvenas.

Kaosludo

Tradicia kaosa ludo kie ni serĉas indikojn en la tuta domo. Kunporto komfortajn ŝuojn.

Turniro

Ni eltrovas kiu estas la plej vigla tablotenisludanto. Kunportu rakedon kaj estu sportema.

3D Kinejo

Spektu freŝe subtekstigitajn filmojn en la profesia PSI-kinejo. Kun 2 ĝis 4 dimensioj.

Ekskursoj

Ni ĉiam dum PSI vizitas la ĉirkaŭaĵon. La ekskursoj kutime okazas posttagmeze.

Vespera Programo

Post la prelegoj kaj ekskursoj de la tago estas tempo por ripozi. Vespere ni faras tion spektante artistojn, kaj ludojn sursceneje.

Kostoj

ĉambro plurlita dulita unulita
0 - 2j 0 € 0 €
3 - 5j 160 € 160 €
6 - 12j 190 € 220 € 400 €
13 - 26j 250 € 320 € 400 €
pli ol 26j 300 € 350 € 400 €
unutaga partopreno sen manĝo: 10€

krompagoj por malfruaj antaŭpagoj:
ekde 11-a de januaro 2017: 10€
ekde 1-a de marto 2017: 20€

partatempa partopreno:
ni kalkulas la plentempan kotizon dividita per 6 oble la tranoktoj

ne-membroj de GEA/GEJ:
Loĝantoj de Germanio, kiuj jam antaŭe partoprenis en PSI kaj ne estas membroj de GEA/GEJ, ricevas 25€-an malrabaton.

En Essen ni nur ofertas luksajn ĉambrojn (kun duŝo kaj necesejo). La kotizo inkluzivas loĝadon, 3 manĝojn tage kaj endoman pro­gra­mon. Ekskursoj estas surloke aparte pagendaj. Materialon por man­laboroj oni pagas laŭ uzita kvanto surloke.

Via aliĝo ekvalidas nur per antaŭpago de minimume 50€ por ĉiu persono. Ĝi estas parto de la kotizo. La antaŭpago respektive la plena kotizo, se jam pagita, minus 10€ estos repagata nur post ĝustatempa malaliĝo antaŭ la 1-a de aprilo 2017. Post tiu dato la antaŭpago ne estos repagata.


Por partoprenantoj el nepagipovaj landoj laŭ niaj financaj ebloj kaj eventuala programkontribuo. Bonvolu priskribi vian eblan kontribuon al la programo. Oficialajn invitleterojn ni sendos nur post interkonsento.

bankkonto:
IBAN: DE 84 5085 1952 0040 1146 05
BIC-Kodo: HELADEF1ERB
UEA kodo:
psin-m
eblas pagi per kreditkarto, vidu paĝaron de UEA.
nepre ĝiru kun titolo: «PSI 2017» + [Antaŭpago/Kotizo] + VIA NOMO

Aliĝi

Nova Persono

Persone
Loĝado
Manĝo kaj Permesoj

Ĝeneralaj Informoj

Antaŭpago
Rimarkoj / Komentoj
Pagdevige aliĝi

Post kiam vi klakas «aliĝi» vi tuj ricevas konfirman mesaĝon kun pliaj informoj.

Ne hezitu kontakti nin, se vi havas demandojn.