25-a de marto 2024 ĝis 1-a de aprilo 2024
Bayreuth
Bayreuth
La Printempa Semajno Internacia estas granda internacia renkontiĝo por la tuta familio. Ĝi okazas ĉiujare dum unu semajno ĉirkaŭ pasko ie en Germanio. Por la 40a PSI ni atendas ĉirkaŭ 100 partoprenantojn el diversaj landoj, kiuj konsistas precipe el familioj kun infanoj kaj junuloj.
PSI estas precipe familia seminario. La programo celas kontentigi samrajte plenkreskulojn, junulojn kaj infanojn. Sed tio ne ekskluzivas unuopulojn, ĉiu estas bonvena.
Okazas apartaj programeroj por infanoj laŭ aĝo kaj lingvokono. Kaj komencantoj kaj fluaj parolantoj havos sian programon. Gepatroj do havas bonan okazon trankvile partopreni siajn programerojn sen infanoj - aŭ kun la infanoj, se ili preferas.
Ni ankaŭ ofertas specialajn ofertojn por junuloj inter 10 kaj 16 jaroj, kiuj almenaŭ iomete parolas la internacian lingvon. Ili povas loĝi en komunaj ĉambroj kaj lernas, ludas kaj festas kune.
Se vi aŭ via partnero aŭ ambaŭ estas komencanto(j) aŭ neparolanto(j), ne timu. Vi estas bonvenaj! Ni aranĝas kursojn por komencantoj kaj progresintoj. Sed ankaŭ aliaj programeroj konsideras la komencantojn.
Noviga, integra, internacia - tri atributoj, kiuj donas al la nova konstruaĵkomplekso de la junulargastejo en Bayreuth novan stilon, kiu estas unika en Bavario. En 45 ĉambroj kun spaco por 180 gastoj kaj modernaj, invitaj publikaj zonoj, la Bavara Ŝtata Asocio difinas novan kvaliton de restado. La seminariejoj estas moderne ekipitaj. En la integriga junulargastejo gastoj kun fizikaj limigoj trovos idealajn kondiĉojn.
La plej multaj partoj de la konstruaĵo estas afablaj por handikapuloj.
La junulargastejo estas ĉ. 2,5 km for de la ĉefstacidomo Bayreuth. De la stacidomo de Bayreuth, prenu la buslinion 305 al ZOH (centra bushaltejo), ŝanĝu al la linio 306 aŭ 310 direkte al Uni kaj eliru ĉe la haltejo Kreuzsteinbad aŭ Mensa.
Se vi veturas aŭte, la junulargastejo estas facile trovebla per navigilo.
Jugendherberge Bayreuth
Jugendherberge Bayreuth
Universitätsstraße 28
95447 Bayreuth
bayreuth.jugendherberge.de/
Kiel novaĵo la PSI-teamo por 2024 rezervis ĉambro-kontingenton da 1- kaj 2-litaj ĉambroj en dua loĝejo, Apart-Hotel Firstboarding. Ĝi estas piede nur ĉ. 500 m for de la junulargastejo (vidu la vojon). La hotelo mem priskribas sin tiel: "Elegantaj mebloj, modernaj banĉambroj kaj bone ekipitaj kuirejoj garantias komfortan vivon. Grandaj fenestroj donas lumon kaj freŝecon. La apartamentoj estas senbaraj kaj facile alireblaj per lifto.".
Kaj se iam la nombro de ĉambroj en la junulargastejo ne sufiĉus denove kiel ekz. en 2023 … tiam tiuj, kiuj aliĝis por 1-litaj ĉambroj kaj ne estas handikapuloj, ricevos samkostajn ĉambrojn en Apart-Hotel FirstBoarding …
kaj poste eventuale ankaŭ la aliĝintoj por 2-litaj ĉambroj …
Apart-Hotel FirstBoarding Bayreuth
Nürnberger Straße 32
95448 Bayreuth
tel. +49 921 210 76 900
www.firstboarding.de/
Bildo
©
Netz Aktiv AG für dezentrale Informationssysteme, Schlossberglein 2, 95444 Bayreuth
La urbo Bayreuth situas en la distrikto Supra Frankonio (Oberfranken) de la germana federacia lando Bavario kaj estas la administra centro de la distriktaro. Ĝi estas eksterdistrikta urbo (mem posedas distriktajn rajtojn) kaj krome estas ĉefurbo de la ĉirkaŭa distrikto Bamberg. Bayreuth situas proksime de la mezalta montaro Fichtelgebirge. Fine de decembro 2019 la komunumo havis 74.783 loĝantojn. Ĝia plej konata civitano estis la komponisto Richard Wagner, pri kiu memorigas pluraj konstruaĵoj en la urbo kaj ĉiujara granda opera festivalo de Bayreuth.
La taga (ĉefe antaŭtagmeza) programo de la Printempa Semajno Internacia ekas post la matenmanĝo kaj ofertas du sesiojn de diversaj programeroj. Niaj partoprenantoj prezentas aferojn de la propra hobio ĝis gravaj politikaj diskutoj (viaj prelegproponoj estas bonvenaj). Oni trovas buntan miksaĵon de prelegoj, diskutrondoj, diverstemaj kursoj (sporto, danco, kantado...), arta manlaboro kaj lingvaj kursetoj.
Por komencantoj kaj progresemuloj ni - memkompreneble - ofertas Esperanto-kursojn. Unu por kompletaj komencantoj, alia kun lingvoekzercoj kaj plibonigoj, plie eble ankaŭ konversacia rondo.
La kultura oferto en la urbo Bayreuth estas bonega - malstreĉiĝu kaj promenu en kaj ĉirkaŭ Bayreuth. Ne malproksime de nia gastejo vi povas trovi multajn romantikajn lokojn. Nia junulargastejo estas la ideala elirpunkto por ekskursoj, ekz. al la granda parko Hofgarten kun granda ludejo (1,2 km), al la bestoĝardeno (1,5 km), al la ekologia botanika ĝardeno (1 km), al la historia malnova urbocentro (2 km) kaj al la Opera Festivaldomo (4,5 km).
Por komencantoj kaj progresemuloj ni - memkompreneble - ofertas diversnivelajn Esperanto-kursojn. Unu por kompletaj komencantoj, alia kun lingvoekzercoj kaj plibonigoj, plie eble ankaŭ konversacia rondo. Ofte ankaŭ okazas lingvo-kursetoj aŭ prelegoj pri aliaj lingvoj.
Niaj partoprenantoj prezentas aferojn de la propra hobio ĝis gravaj politikaj diskutoj (viaj prelegproponoj estas bonvenaj). Kutime ni povas oferti buntan miksaĵon de prelegtemoj, diskutrondoj, diverstemaj kursetoj.
Ĉiam ni ofertas diversajn artajn manlaborkursojn kaj diversajn sportkursojn (Qi-Gong, Zumba, dancoj) .
Ni ofertas dum la tuta semajno diversspecan programon por la infanoj. Ni komune lernas, manverketas kaj ludas interne kaj ekstere – kaj kompreneble denove okazas granda paska ovoserĉado!
Mazi estas taŭga ĉiutaga kurso por junaj lernantoj, ni lernas Esperanton spektante la lecionojn de la Mazi-filmo (i. a.).
Paskaj kaj printempaj manlaboroj por infanoj kaj plenkreskuloj. Ni kolorigas, ornamas, plektas belajn kaj utilajn objektojn el diversaj materialoj.
Ĉiuvespere la infanoj povas atendi travivendan rakontadon de fabeloj, la «piĵamajn rakontojn» kun la grandioza Nicky! Ŝi amuze, malenuige kaj humure voĉlegas malnovajn kaj novajn fabelojn el la tuta mondo.
Dum PSI la posttagmezo estas uzata por ekskursoj, sed ofte la partoprenantoj uzas ĝin por malstreĉigi, kafumi kaj babili kun amikoj.
Per la ekskursoj oni povas konatiĝi kun la ĉirkaŭaĵo - urboj, muzeoj, artaĵoj, mirindaĵoj de la naturo, kasteloj, kavernoj, banejoj ktp. Ofte pliaj ebloj estas ofertataj, ekzemple migradoj, ekskursoj per publikaj trafikiloj kaj ekskursoj per aŭtomobiloj. Multaj ekskursceloj bone taŭgas por infanoj.
- Urbogvidado Bayreuth kun Wilhelmine:
15 € / 10 €
- Bestoĝardeno Röhrensee: senpaga
Bildo
©
wikimedia
- Gvidado tra la Markgräfliches Opernhaus (opera domo): 11 € / 3 €
- Botanika ekologia ĝardeno: senpaga
Bildo
©
https://www.bayreuth-wilhelmine.de/deutsch/hofg_ns/gesch.htm
5,50 € / 4,50 € (nur por nova kastelo)
- Gvidado tra mondo de la piano (Klavierwelt Steingräber): 6 €
Bildo
©
https://urwelt-museum.snsb.de/
Urweltmuzeo / Pramonda muzeo: 1 €
Wilhelminenaue (iama Landa ĝardena Ekspozicio): senpaga
Bildo
©
https://www.bayreuth-tourismus.de/sehenswertes/richard-wagner/festspielhaus/
Festspielhaus (Opera domo) kaj Siegesturm(turo) : 13 € / 8€
Bildo
©
https://www.freimaurermuseum.de/
Gvidado preter framasonaj vidindaĵoj al Freimaurermuzeo : 15 € / 10 €
Parko Eremitage : senpaga
Post la vespermanĝo ofte okazas malgrandaj programeroj kiel dancado kaj prelegetoj.
Ek de 20:00 oni povas partopreni diverstipajn koncertojn, teatraĵojn, ludvesperojn, adiaŭan vesperon.
Tiuj, kiuj ne ŝatas partopreni en la grupeventoj, renkontiĝas aliajn en la trinkejo aŭ mem organizas ludrondojn tie.