listo de aliĝintoj – jam 116 aliĝoj!

La 39a PSI

3-a de aprilo 2023 ĝis 10-a de aprilo 2023
Wittenberg

Wittenberg
Bildo © Tourist-Information Lutherstadt Wittenberg / WittenbergKultur e.V.

Aktualaj informoj pri la PSI 2023 (26-a de marto 2023):

2-a informilo

Detaloj pri la planataj ekskursoj

Ekskursa Skemo

Saluton PSI-amikoj, kiel vi povas vidi per la supra listo de aliĝintoj, ni feliĉe jam havas multajn aliĝojn.

La ĉambroj estas preskaŭ ĉiuj okupataj, unuopaj litoj en plurlitaj ĉambroj ankoraŭ estas haveblaj.

Tamen, bv. aliĝi kun viaj ĉambraj preferoj, ĉar preskaŭ ĉiam okazas nuligoj. Se vi preferas havi "planon B", provu trovi liberan hotelon aŭ gastejon ekz. per tiu ligilo (booking.com).

La Printempa Semajno Internacia estas granda internacia renkontiĝo por la tuta familio. Ĝi okazas ĉiujare dum unu semajno ĉirkaŭ pasko ie en Germanio. Por la 39a PSI ni atendas ĉirkaŭ 100 partoprenantojn el diversaj landoj, kiuj konsistas precipe el familioj kun infanoj kaj junuloj.

PSI estas precipe familia seminario. La programo celas kontentigi samrajte plenkreskulojn, junulojn kaj infanojn. Sed tio ne ekskluzivas unuopulojn, ĉiu estas bonvena.

IMG_0003c.JPG

Familioj

Okazas apartaj programeroj por infanoj laŭ aĝo kaj lingvokono. Kaj komencantoj kaj fluaj parolantoj havos sian programon. Gepatroj do havas bonan okazon trankvile partopreni siajn programerojn sen infanoj - aŭ kun la infanoj, se ili preferas.

JMG_0213c.jpg

Junuloj

Samtempe kaj samloke kun PSI okazas Printempa Lernejo Internacia. Ĝi estas speciala aranĝo por gejunuloj inter 10 kaj 16 jaroj, kiuj almenaŭ iomete parolas la internacian lingvon. Por ili okazas apartaj kursoj pri kaj en Esperanto. Ili loĝas en komunaj ĉambroj kaj lernas, ludas kaj festas kune.

Knabino en Esperanto-kurso

Komencantoj

Se vi aŭ via partnero aŭ ambaŭ estas komencanto(j) aŭ neparolanto(j), ne timu. Vi estas bonvenaj! Ni aranĝas kursojn por komencantoj kaj progresintoj. Sed ankaŭ aliaj programeroj konsideras la komencantojn.

Loko

Junulargastejo Wittenberg de ekstere
Sidangulo en la junulargastejo en Wittenberg

Gastejo

La junulargastejo Wittenberg estas parto de kastelkonstruaĵo kaj ofertas modernan atmosferon en historiaj muroj. For de la strata bruo, sed tamen en la koro de la historia malnovurbo, la junulargastejo estas la ideala elirpunkto por esplori Wittenberg piede.

Jugendherberge Wittenberg
Jugendherberge Wittenberg
Schlossstr. 14/15
06886 Lutherstadt Wittenberg
wittenberg.jugendherberge.de/

La junulargastejo havas 2- ĝis 6-litajn kaj 5 senbarierajn ĉambrojn, ĉiuj havas necesejon kaj duŝon. Multaj ĉambroj kaj ĉiuj gravaj partoj de la domo estas senbariere atingeblaj.

Wittenberg havas du stacidomojn. La stacidomo «Altstadt» estas 7 minutojn for de la junulargastejo piede, de la ĉefstacidomo vi povas preni busliniojn 300 aŭ 301 ĝis la stacioj «Marktplatz» aŭ «Amtsgericht».

Se vi veturas aŭte, la junulargastejo estas facile trovebla per navigilo.

Historia urbocentro de Wittenberg Bildo © Tourist-Information Lutherstadt Wittenberg / WittenbergKultur e.V.

Wittenberg

Wittenberg situas apud la rivero Elbo. La 31an de oktobro 1517 Martin Luther alnajlis siajn naŭdek kvin tezojn al la pordego de la centra preĝejo de Wittenberg, lia protesto kontraŭ la korupteco en la katolika eklezio. En 1996 UNESKO registris la lokojn de Lutera agado en Eisleben kaj Wittenberg en la listo de mondaj heredaĵoj.

Taga programo

La taga (ĉefe antaŭtagmeza) programo de la Printempa Semajno Internacia ekas post la matenmanĝo kaj ofertas du sesiojn de diversaj programeroj. Niaj partoprenantoj prezentas aferojn de la propra hobio ĝis gravaj politikaj diskutoj (viaj prelegproponoj estas bonvenaj). Oni trovas buntan miksaĵon de prelegoj, diskutrondoj, diverstemaj kursoj (sporto, danco, kantado...), arta manlaboro kaj lingvaj kursetoj.

Por komencantoj kaj progresemuloj ni - memkompreneble - ofertas Esperanto-kursojn. Unu por kompletaj komencantoj, alia kun lingvoekzercoj kaj plibonigoj, plie eble ankaŭ konversacia rondo.

La kultura oferto en la regiono de Wittenberg estas bonega - tial ni havos la unuan fojon en 2023 temajn tagojn. Dum tia tema tago, oni povas prepari sin en matenaj prelegoj al la celoj de posttagmezaj ekskursoj. Wittenberg-tago, Bauhaus-tago (Dessau), Wörlitz-tago kaj - ne regiona - FridaysForFuture-tago kun ekologiaj temoj nuntempe estas planitaj.

DSC03558_bearbeitet-1b.jpg

Lingvo-kursoj

Por komencantoj kaj progresemuloj ni - memkompreneble - ofertas diversnivelajn Esperanto-kursojn. Unu por kompletaj komencantoj, alia kun lingvoekzercoj kaj plibonigoj, plie eble ankaŭ konversacia rondo. Ofte ankaŭ okazas lingvo-kursetoj aŭ prelegoj pri aliaj lingvoj.

20160326_100112_bearbeitet-1b.jpg

Prelegoj

Niaj partoprenantoj prezentas aferojn de la propra hobio ĝis gravaj politikaj diskutoj (viaj prelegproponoj estas bonvenaj). Kutime ni povas oferti buntan miksaĵon de prelegtemoj, diskutrondoj, diverstemaj kursetoj.

IMG_2048c.jpg

Praktikaj ofertoj

Ĉiam ni ofertas diversajn artajn manlaborkursojn kaj diversajn sportkursojn (Qi-Gong, Zumba, dancoj) .

Infana programo

Ni ofertas dum la tuta semajno diversspecan programon por la infanoj. Ni komune lernas, manverketas kaj ludas interne kaj ekstere – kaj kompreneble denove okazas granda paska ovoserĉado!

IMG_0022c.JPG

Mazi

Mazi estas taŭga ĉiutaga kurso por junaj lernantoj, ni lernas Esperanton spektante la lecionojn de la Mazi-filmo (i. a.).

Manlaboro kun infanoj

Manlaboro

Paskaj kaj printempaj manlaboroj por infanoj kaj plenkreskuloj. Ni kolorigas, ornamas, plektas belajn kaj utilajn objektojn el diversaj materialoj.

IMG_1641c.jpg

Piĵamaj rakontoj

Ĉiuvespere la infanoj povas atendi travivendan rakontadon de fabeloj, la «piĵamajn rakontojn» kun la grandioza Nicky! Ŝi amuze, malenuige kaj humure voĉlegas malnovajn kaj novajn fabelojn el la tuta mondo.

Vespera programo

Post la vespermanĝo ofte okazas malgrandaj programeroj kiel dancado kaj prelegetoj.

Ek de 20:00 oni povas partopreni diverstipajn koncertojn, teatraĵojn, ludvesperojn, adiaŭan vesperon.

Tiuj, kiuj ne ŝatas partopreni en la grupeventoj, renkontas aliajn en la trinkejo aŭ mem organizas ludrondojn tie.

Ekskursoj

Dum PSI la posttagmezo estas uzata por ekskursoj, sed ofte la partoprenantoj uzas ĝin por malstreĉigi, kafumi kaj babili kun amikoj.

Per la ekskursoj oni povas konatiĝi kun la ĉirkaŭaĵo - urboj, muzeoj, artaĵoj, mirindaĵoj de la naturo, kasteloj, kavernoj, banejoj ktp. Ofte pliaj ebloj estas ofertataj, ekzemple migradoj, ekskursoj per publikaj trafikiloj kaj ekskursoj per aŭtomobiloj. Multaj ekskursceloj bone taŭgas por infanoj.

Kotizoj

ĉambro plurlita dulita unulita
0 - 2j 0 € 0 €
3 - 5j 200 € 220 €
6 - 12j 240 € 310 €
13 - 26j 310 € 410 € 560 €
pli ol 26j 410 € 490 € 560 €
partopreno sen manĝo/ĉambro: 110 €
(por la tuta semajno)

krompagoj por malfruaj aliĝoj/antaŭpagoj:
ekde 16-a de januaro 2023: 10 € por ĉiu persono
ekde 1-a de februaro 2023: 15 € por ĉiu persono
ekde 1-a de marto 2023: 20 € por ĉiu persono

rabato por fruegaj birdoj:
aliĝo jam dum la antaŭa PSI: 5 € por ĉiu plenkreskulo kaj tranokto

partatempa partopreno:
Ni kalkulas la plentempan kotizon dividita per 6 oble la tranoktoj

ne-membroj de GEA/GEJ:
Loĝantoj de Germanio, kiuj ne estas membroj de GEA/GEJ, pagas 25 € pli.

rabato por eksterlandanoj:
plenkreskuloj, kiuj ne loĝas en germanio, pagas 20 € malpli por plentempa partopreno.

En Wittenberg ni ofertas nur luksajn ĉambrojn (kun duŝo kaj necesejo). La kotizo inkluzivas loĝadon, 3 manĝojn tage kaj endoman pro­gra­mon. Ekskursoj estas surloke aparte pagendaj. Materialon por man­laboroj oni pagas laŭ uzita kvanto surloke.

Post la aliĝo kaj la aŭtomata retpoŝta konfirmo vi ricevos fakturon. Por daŭra rezervado de la ĉambro(j)/lito(j) deklaritaj en la fakturo, vi devas antaŭpagi minimume 50 % de la tutaj kostoj dum la tempo menciita en la fakturo. La resto de la kotizoj devas esti pagita plej malfrue ĝis 15-a de marto 2023 (eniro de la antaŭpago sur la konto de UEA/GEA) aŭ - se ne eblas alimaniere - kontante je la komenco de PSI.

Malaliĝo ĝis la 31-a de januaro 2023: la tutaj jam pagitaj kostoj minus 10 € estos repagataj. Post tiu dato ni nur povas repagi la tutajn jam pagitajn kostojn minus 20 €, se ni aŭ la domo sukcesos okupi via(j)n ĉambro(j)n/lito(j)n per aliaj gastoj, alikaze ni povas repagi nur la jam pagitajn kostojn minus la antaŭpagon de 50 % de la tutaj kostoj. En la kazo de malsano kaj simile ni kutime repagos la plenajn jam pagitajn kostojn.


Por partoprenantoj el nepagipovaj landoj laŭ niaj financaj ebloj kaj eventuala programkontribuo. Bonvolu priskribi vian eblan kontribuon al la programo. Oficialajn invitleterojn ni sendos nur post interkonsento.

bankkonto de GEA:
Deutscher Esperanto-Bund
IBAN: DE 84 5085 1952 0040 1146 05
BIC-Kodo: HELADEF1ERB
Sparkasse Odenwaldkreis
PayPal:
Se vi volas pagi per PayPal, bonvolu kontakti nin.
nepre ĝiru kun titolo: «PSI 2023» + [Antaŭpago/Kotizo] + VIA NOMO
Bonvolu ne plu ĝiri al UEA

Aliĝi

Nova Persono

Persone
Loĝado
Manĝo kaj Permesoj

Ĝeneralaj Informoj

Antaŭpago

Post via aliĝo, plej malfrue kelkajn semajnojn poste ni sendos al vi fakturon kaj anoncos la sumon, kiun vi devas antaŭpagi (50 % de la tutaj kostoj). Via aliĝo estas konfirmita kiam vi pagis tiun sumon kaj ĝi alvenis sur la konto de GEA.

Pliajn informojn pri la antaŭpago vi povas legi supre ĉe kostoj.

Rimarkoj / Komentoj
Pagdevige aliĝi

Post kiam vi klakas «aliĝi» vi tuj ricevas konfirman mesaĝon kun pliaj informoj. Via aliĝo estas sukcesa nur se vi ricevis tiun mesaĝon.

Ne hezitu kontakti nin, se vi havas demandojn.