listo de aliĝintoj – jam 105 aliĝoj!

La 30a PSI

14-a de aprilo 2014 ĝis 21-a de aprilo 2014
Xanten

Xanten

La Printempa Semajno Internacia estas granda internacia renkontiĝo por la tuta familio. Ĝi okazas ĉiujare dum unu semajno ĉirkaŭ pasko ie en Germanio. Por la 30a PSI ni atendas pli ol 120 partoprenantojn el pli ol 12 landoj, el kiuj minimume triono estos infanoj aŭ junuloj.

PSI estas precipe familia seminario. La programo celas kontentigi samrajte plenkreskulojn, junulojn kaj infanojn. Sed tio ne ekskluzivas unuopulojn, ĉiu estas bonvena.

Familia programo dum PSI

Familioj

Okazas apartaj programeroj por infanoj laŭ aĝo kaj lingvokono. Kaj komencantoj kaj flue parolantoj havos sian programon. Gepatroj do havas bonan okazon trankvile partopreni siajn programerojn sen infanoj - aŭ kun la infanoj, se ili preferas.

Junuloj dum PSI

Junuloj

Samtempe kaj samloke kun PSI okazas Printempa Lernejo Internacia. Ĝi estas speciala aranĝo por gejunuloj inter 10 kaj 16 jaroj, kiuj almenaŭ iomete parolas la internacian lingvon. Por ili okazas apartaj kursoj pri kaj en Esperanto. Ili loĝas en komunaj ĉambroj kaj lernas, ludas kaj festas kune.

Knabino en Esperanto-kurso

Komencantoj

Se vi aŭ via partnero aŭ ambaŭ estas komencanto(j) aŭ neparolanto(j), ne timu. Vi estas bonvenaj! Ni aranĝas kursojn por komencantoj kaj progresintoj. Sed ankaŭ aliaj programeroj konsideras la komencantojn.

Loko

Gastejo

La junulargastejo, en kiu jam plurfoje okazis Esperanto-aranĝoj, situas proksime al la lago «Xantener Südsee». Ĝi estas moderna konstruaĵo kun komfortaj ĉambroj kaj helaj salonoj.

Jugendherberge Xanten Südsee
Bankscher Weg 4
46509 Xanten
xanten.jugendherberge.de

Xanten havas propran stacidomon. Vi atingas ĝin per la NordWestBahn (NWB) el Duisburg. Poste veturu per la buslinio SL42 ĝis la stacio Jugendherberge.

La plej proksima flughaveno estas Weeze.

Xanten

Por festi la 30-an PSI ni renkontiĝos en la junulargastejo en Xanten. La Printempa Semajno Internacia gastos la unuan fojon en tiu urbo. Xanten estas urbo en okcidenta Germanio, proksime al la germannederlanda landlimo kaj ĉe la malsupra fluo de la rivero Rhein.

Sian pli ol 2000-jaran urbohistorion ĝi komencis kiel romia „Colonia Ulpia Traiana“. Restaĵojn kaj rekonstruaĵojn el tiu tempo prezentas la Arkeologia Parko, kiu estas granda, subĉiela muzeo. Aliaj vidindaĵoj estas la gotika katedralo Sankta Viktor kaj la Krimhild muelejo ĉe la mezepoka urbomuro.

La ĉirkaŭaĵo estas tre alloga kaj por akvosportemuloj kaj por biciklantoj.

Taga programo

La taga programo ĉiutage ekas post la matenmanĝo kaj ofertas du sesiojn da diversaj prelegoj. Niaj partoprenantoj prezentas aferojn de la propra hobio ĝis gravaj politikaj diskutoj. Viaj prelegproponoj estas bonvenaj.

Por komencantoj kaj progresemuloj ni ofertas esperanto kursojn. Unu por kompletaj komencantoj, alia kun lingvoekzercoj kaj plibonigoj, plie eble ankaŭ konversacia rondo.

Infana programo

Ni ofertas dum la tuta semajno diversspecan programon por la infanoj. Ni komune lernos, manverketos kaj ludos interne kaj ekstere – kaj kompreneble denove okazas granda paska ovoserĉado!

Infanoj dum mazi-horo

Mazi

Mazi estas taŭga ĉiutaga kurso por junaj lernantoj, ni spektante la lecionojn de la Mazi-filmo kaj lude lernas Esperanton.

Manlaboro kun infanoj

Manlaboro

Paskaj kaj printempaj manlaboroj por infanoj kaj plenkreskuloj. Ni kolorigas, ornamas, plektas belajn kaj utilajn objektojn el diversaj materialoj.

Nicky prezentas piĵamajn rakontojn

Piĵamaj rakontoj

Ĉiuvespere la infanoj povas atendi travivendan rakontadon de fabeloj, la «piĵamajn rakontojn» kun la grandioza Nicky! Ŝi amuze, malenuige kaj humore voĉlegos malnovajn kaj novajn fabelojn el la tuta mondo.

Junulara programo

Por niaj partoprenantoj inter 14 - 20 jarojn ni havas apartan programon kun i.a. kaosludo, tuniroj kaj granda 3D kineo. Plenkreskuloj bonvenas.

Junuloj dum kaosludo

Kaosludo

Tradicia kaosa ludo kie ni serĉas indikojn en la tuta domo. Kunporto komfortajn ŝuojn.

Tablotenisa turniro

Turniro

Ni eltrovas kiu estas la plej vigla tablotenisludanto. Kunportu rakedon kaj estu sportema.

Junuloj miras pri la 3D-kinejo

3D kinejo

Spektu freŝe subtekstigitajn filmojn en la profesia PSI-kinejo. Kun 2 ĝis 4 dimensioj.

Ekskursoj

Ni ĉiam dum PSI vizitas la ĉirkaŭaĵon. En Xanten tio inkluzivas la urbon mem kaj la arkeologian parkon. La ekskursoj kutime okazas posttagmeze kaj aldone estas unu tuttaga ekskurso. Aliĝu frue por certigi vian lokon!

Arkeologia parko en Xanten Bildo © (cc-by-sa) Magnus Manske

Arkeologia parko

Sur la tereno de la romia urbo Colonia Ulpia Traiana situas nun la arkeologia subĉiela muzeo, kiu invitas per siaj rekonstruaĵoj ekkoni la arkitekturon, kulturon kaj vivon dum la romia epoko de ĉi-tiu regiono.

Bicikla veturado ĉirkaŭ Xanten Bildo © Xanten.de

Bicikla ekskurso

Proksime de Xanten ekzistas densa reto de biciklovojoj, kiu etendiĝas ĝis Nederlando.

Ni povos fari agrablan ekskurson tra la regiono kaj laŭlonge la rivero Rejno.

Virino kun "Klompen"-ŝuoj Bildo © Xanten.de

Historia urbopromeno

Por tiu ekskurso vi surmetos lignajn ŝuojn (Klompen).

Kostumita gvidanto en historie originaj vestaĵoj rakontos al vi interesajn kaj amuzajn sciindaĵojn pri Xanten kaj siaj enloĝantoj.

Vespera programo

Post la prelegoj kaj ekskursoj de la tago estas tempo por ripozi. Vespere ni faras tion spektante artistojn, kaj ludojn sursceneje.

Planita estas denove rekreado de konata televida ludelsendo. Du artistaj grupoj, la granda balo kaj pli.

Kajto

Koncerto de Kajto

La frisa duopo Ankie kaj Nanne jam de multaj jaroj koncertas dum Esperanto-aranĝoj. Ili ne nur prezentas ilian muzikon, sed kantigas kaj dancigas la publikon.

"Kokino Hejno" de Christoph Frank

La kokino Henjo

Dum la paska tempo la kokino Henjo devas produkti multegajn ovojn. Sed produkti ovon post ovo estas terure enuiga…

Subite ŝi ekhavas bonegan ideon: Henjo skribas leteron al la mekanisto.

Trinkejo en St. Andreasberg

Trinkejo

Post la vespera programo venu al nia trinkejo por babili kaj ludi en internacia rondo kaj agrabla etoso.