La 34a PSI
30-a de marto 2018 ĝis 6-a de aprilo 2018
Plauen
Plauen
Bildo
© (cc-by-sa)
CrazyD
La Printempa Semajno Internacia estas granda internacia renkontiĝo por la tuta familio. Ĝi okazas ĉiujare dum unu semajno ĉirkaŭ pasko ie en Germanio. Por la 34a PSI ni atendas pli ol 100 partoprenantojn el pli ol 10 landoj, el kiuj minimume kvarono estos infanoj aŭ junuloj.
PSI estas precipe familia seminario. La programo celas kontentigi samrajte plenkreskulojn, junulojn kaj infanojn. Sed tio ne ekskluzivas unuopulojn, ĉiu estas bonvena.
Familioj
Okazas apartaj programeroj por infanoj laŭ aĝo kaj lingvokono. Kaj komencantoj kaj fluaj parolantoj havos sian programon. Gepatroj do havas bonan okazon trankvile partopreni siajn programerojn sen infanoj - aŭ kun la infanoj, se ili preferas.
Junuloj
Samtempe kaj samloke kun PSI okazas Printempa Lernejo Internacia. Ĝi estas speciala aranĝo por gejunuloj inter 10 kaj 16 jaroj, kiuj almenaŭ iomete parolas la internacian lingvon. Por ili okazas apartaj kursoj pri kaj en Esperanto. Ili loĝas en komunaj ĉambroj kaj lernas, ludas kaj festas kune.
Komencantoj
Se vi aŭ via partnero aŭ ambaŭ estas komencanto(j) aŭ neparolanto(j), ne timu. Vi estas bonvenaj! Ni aranĝas kursojn por komencantoj kaj progresintoj. Sed ankaŭ aliaj programeroj konsideras la komencantojn.
Loko
Gastejo
La PSI-ejo situas centre en la urbo Plauen. Ĝi estas en antaŭa fajrobrigadejo kaj la temo fajro-bridado aperas plurfoje en la ejo per uzebla fajro-glidstango, tuboj, tubo-turo, ŝpruciloj, ktp.
Jugendherberge Plauen
Alte Feuerwache
Neundorfer Straße 3
08523 Plauen
plauen.jugendherberge.de
Por alveno kun publikaj trafikiloj uzu la trajnon al Plauen (Vogtland). La urbo havas tramon, per kiu eblas atingi la domon. La plej proksima flughaveno estas Halle/Leipzig, de kie veturas ankaŭ trajnoj.
Se vi veturas aŭte, uzu la aŭtoŝoseon A72 kaj forlasu ĝin ĉe la elirejo Plauen-Süd kaj de tie veturu al Plauen-Zentrum. La domo havas 20 parklokojn en 5min-a distanco.
Bildo
© (cc-by-sa)
K. Tanneberger
Plauen
Plauen situas en la sudorienta germanio kaj havas ĉirkaŭ 65200 enloĝantojn. Ĝi estas la 5a plej granda urbo en la federacia lando saksio. La rivero «Blanke Elster» fluas apud la urbo. Plauen famiĝis per sia «punto» (Plauener Spitze).
Taga programo
La taga programo ĉiutage ekas post la matenmanĝo kaj ofertas du sesiojn da diversaj prelegoj. Niaj partoprenantoj prezentas aferojn de la propra hobio ĝis gravaj politikaj diskutoj. Viaj prelegproponoj estas bonvenaj.
Por komencantoj kaj progresemuloj ni ofertas esperanto kursojn. Unu por kompletaj komencantoj, alia kun lingvoekzercoj kaj plibonigoj, plie eble ankaŭ konversacia rondo.
Infana programo
Ni ofertas dum la tuta semajno diversspecan programon por la infanoj. Ni komune lernos, manverketos kaj ludos interne kaj ekstere – kaj kompreneble denove okazas granda paska ovoserĉado!
Mazi
Mazi estas taŭga ĉiutaga kurso por junaj lernantoj, ni spektante la lecionojn de la Mazi-filmo kaj lude lernas Esperanton.
Manlaboro
Paskaj kaj printempaj manlaboroj por infanoj kaj plenkreskuloj. Ni kolorigas, ornamas, plektas belajn kaj utilajn objektojn el diversaj materialoj.
Piĵamaj rakontoj
Ĉiuvespere la infanoj povas atendi travivendan rakontadon de fabeloj, la «piĵamajn rakontojn» kun la grandioza Nicky! Ŝi amuze, malenuige kaj humore voĉlegos malnovajn kaj novajn fabelojn el la tuta mondo.
Junulara programo
Por niaj partoprenantoj inter 14 - 20 jarojn ni havas apartan programon kun i.a. kaosludo, tuniroj kaj granda 3D kineo. Plenkreskuloj bonvenas.
Kaosludo
Tradicia kaosa ludo kie ni serĉas indikojn en la tuta domo. Kunporto komfortajn ŝuojn.
Turniro
Ni eltrovas kiu estas la plej vigla tablotenisludanto. Kunportu rakedon kaj estu sportema.
3D kinejo
Spektu freŝe subtekstigitajn filmojn en la profesia PSI-kinejo. Kun 2 ĝis 4 dimensioj.
Ekskursoj
Ni ĉiam dum PSI vizitas la ĉirkaŭaĵon. La ekskursoj kutime okazas posttagmeze.
Vespera programo
Post la prelegoj kaj ekskursoj de la tago estas tempo por ripozi. Vespere ni faras tion spektante artistojn, kaj ludojn sursceneje.