15-a de aprilo 2019 ĝis 22-a de aprilo 2019
Hochspeyer
La Printempa Semajno Internacia estas granda internacia renkontiĝo por la tuta familio. Ĝi okazas ĉiujare dum unu semajno ĉirkaŭ pasko ie en Germanio. Por la 35a PSI ni atendas pli ol 100 partoprenantojn el pli ol 10 landoj, el kiuj minimume kvarono estos infanoj aŭ junuloj.
PSI estas precipe familia seminario. La programo celas kontentigi samrajte plenkreskulojn, junulojn kaj infanojn. Sed tio ne ekskluzivas unuopulojn, ĉiu estas bonvena.
Okazas apartaj programeroj por infanoj laŭ aĝo kaj lingvokono. Kaj komencantoj kaj fluaj parolantoj havos sian programon. Gepatroj do havas bonan okazon trankvile partopreni siajn programerojn sen infanoj - aŭ kun la infanoj, se ili preferas.
Samtempe kaj samloke kun PSI okazas Printempa Lernejo Internacia. Ĝi estas speciala aranĝo por gejunuloj inter 10 kaj 16 jaroj, kiuj almenaŭ iomete parolas la internacian lingvon. Por ili okazas apartaj kursoj pri kaj en Esperanto. Ili loĝas en komunaj ĉambroj kaj lernas, ludas kaj festas kune.
Se vi aŭ via partnero aŭ ambaŭ estas komencanto(j) aŭ neparolanto(j), ne timu. Vi estas bonvenaj! Ni aranĝas kursojn por komencantoj kaj progresintoj. Sed ankaŭ aliaj programeroj konsideras la komencantojn.
La PSI-ejo situas meze en la naturparko «Palatinata arbaro». Ĝi estas moderna kaj rulseĝtaŭga konstruaĵo kun komfortaj ĉambroj kaj helaj salonoj.
Naturpark-Jugendherberge
Trippstadter Str. 150
67691 Hochspeyer
diejugendherbergen.de
Por alveno per publikaj trafikiloj uzu la trajnon al Hochspeyer. De tie vi atingas la junulargastejon per la buslinio 135 aŭ per ĉirkaŭ 25 minutoj da piedvojo. La plej proksimaj flughavenoj estas Saarbrücken kaj Frankfurt, de kie veturas ankaŭ trajnoj.
Se vi veturas aŭte, uzu la aŭtoŝoseon A6 kaj forlasu ĝin ĉe la elirejo Enkenbach-Alsenborn.
Hochspeyer situas en sudokcidenta germanio, ĉe la norda rando de la Palatinata arbaro en la biosfera rezervejo «Palatinata arbaro – Vosges du Nord». Ĝi estas ŝtata agnoskita turisma loko kaj havas ĉirkaŭ kvin mil enloĝantojn.
La taga programo ĉiutage ekas post la matenmanĝo kaj ofertas du sesiojn da diversaj prelegoj. Niaj partoprenantoj prezentas aferojn de la propra hobio ĝis gravaj politikaj diskutoj. Viaj prelegproponoj estas bonvenaj.
Por komencantoj kaj progresemuloj ni ofertas esperanto kursojn. Unu por kompletaj komencantoj, alia kun lingvoekzercoj kaj plibonigoj, plie eble ankaŭ konversacia rondo.
Ni ofertas dum la tuta semajno diversspecan programon por la infanoj. Ni komune lernos, manverketos kaj ludos interne kaj ekstere – kaj kompreneble denove okazas granda paska ovoserĉado!
Mazi estas taŭga ĉiutaga kurso por junaj lernantoj, ni spektante la lecionojn de la Mazi-filmo kaj lude lernas Esperanton.
Paskaj kaj printempaj manlaboroj por infanoj kaj plenkreskuloj. Ni kolorigas, ornamas, plektas belajn kaj utilajn objektojn el diversaj materialoj.
Ĉiuvespere la infanoj povas atendi travivendan rakontadon de fabeloj, la «piĵamajn rakontojn» kun la grandioza Nicky! Ŝi amuze, malenuige kaj humore voĉlegos malnovajn kaj novajn fabelojn el la tuta mondo.
Por niaj partoprenantoj inter 14 - 20 jarojn ni havas apartan programon kun i.a. kaosludo, tuniroj kaj granda 3D kineo. Plenkreskuloj bonvenas.
Tradicia kaosa ludo kie ni serĉas indikojn en la tuta domo. Kunporto komfortajn ŝuojn.
Ni eltrovas kiu estas la plej vigla tablotenisludanto. Kunportu rakedon kaj estu sportema.
Spektu freŝe subtekstigitajn filmojn en la profesia PSI-kinejo. Kun 2 ĝis 4 dimensioj.
Ni ĉiam dum PSI vizitas la ĉirkaŭaĵon. La ekskursoj kutime okazas posttagmeze.
Post la prelegoj kaj ekskursoj de la tago estas tempo por ripozi. Vespere ni faras tion spektante artistojn, kaj ludojn sursceneje.