listo de aliĝintoj – jam 87 aliĝoj!

La 36a PSI

6-a de aprilo 2020 ĝis 13-a de aprilo 2020
Wittenberg

Wittenberg
Bildo © Tourist-Information Lutherstadt Wittenberg / WittenbergKultur e.V.

Karaj PSI-amikoj,

vi certe sekvas la nunan kaj konstante ŝanĝiĝantan situacion en la mondo rilate al la korono-viruso.

La PSI-Teamo dum la semajnfino 13-a ĝis 15-a de marto proponis la nuligon de la ĉi-jara PSI en Wittenberg al la estraro de GEA, kaj la GEA-prezidanto preskaŭ tuj decidis sekvi nian proponon.

Ni kiel PSI-teamo unuflanke bedaŭras la bezonon de ĉi tiu decido, sed aliflanke - en la respondeco por vi kiel partoprenantoj – bonvenigas ĝin.

Ĝis nun ne klaras, ĉu GEA povas eliri el la kontrakto kun la junulargastejo sen altaj nuligaj kotizoj. Tio tre dependas de la politika kaj leĝa kadro, kiu nuntempe preskaŭ ĉiutage ŝanĝiĝas en Germanio.

Ni esperas je via kompreno kaj ĝojus revidi vin sekvontjare al la 36a Printempa Semajno Internacia 2021 aŭ en Wittenberg aŭ en Braunschweig.

Se vi ankoraŭ havas demandojn bonvolu skribi al psi@esperanto.de.

Kun koraj salutoj

La PSI-Teamo
psi@esperanto.de
https://psi.esperanto.de/teamo

La Printempa Semajno Internacia estas granda internacia renkontiĝo por la tuta familio. Ĝi okazas ĉiujare dum unu semajno ĉirkaŭ pasko ie en Germanio. Por la 36a PSI ni atendas ĉirkaŭ 100 partoprenantojn el ĉirkaŭ 10 landoj, kiuj konsistas precipe el familioj kun infanoj kaj junuloj.

PSI estas precipe familia seminario. La programo celas kontentigi samrajte plenkreskulojn, junulojn kaj infanojn. Sed tio ne ekskluzivas unuopulojn, ĉiu estas bonvena.

Ovoserĉado

Familioj

Okazas apartaj programeroj por infanoj laŭ aĝo kaj lingvokono. Kaj komencantoj kaj fluaj parolantoj havos sian programon. Gepatroj do havas bonan okazon trankvile partopreni siajn programerojn sen infanoj - aŭ kun la infanoj, se ili preferas.

Junuloj ludante

Junuloj

Samtempe kaj samloke kun PSI okazas Printempa Lernejo Internacia. Ĝi estas speciala aranĝo por gejunuloj inter 10 kaj 16 jaroj, kiuj almenaŭ iomete parolas la internacian lingvon. Por ili okazas apartaj kursoj pri kaj en Esperanto. Ili loĝas en komunaj ĉambroj kaj lernas, ludas kaj festas kune.

Knabino en Esperanto-kurso

Komencantoj

Se vi aŭ via partnero aŭ ambaŭ estas komencanto(j) aŭ neparolanto(j), ne timu. Vi estas bonvenaj! Ni aranĝas kursojn por komencantoj kaj progresintoj. Sed ankaŭ aliaj programeroj konsideras la komencantojn.

Loko

Junulargastejo Wittenberg de ekstere
Sidangulo en la junulargastejo en Wittenberg

Gastejo

La junulargastejo Wittenberg estas parto de kastelkonstruaĵo kaj ofertas modernan atmosferon en historiaj muroj. For de la strata bruo, sed tamen en la koro de la historia malnovurbo, la junulargastejo estas la ideala elirpunkto por esplori Wittenberg piede.

Jugendherberge Wittenberg
Schlossstr. 14/15
06886 Lutherstadt Wittenberg
wittenberg.jugendherberge.de

La junulargastejo havas 2- ĝis 6-litajn kaj 5 senbarierajn ĉambrojn, ĉiuj havas necesejon kaj duŝon. Multaj ĉambroj kaj ĉiuj gravaj partoj de la domo estas senbariere atingeblaj.

Wittenberg havas du stacidomojn. La stacidomo «Altstadt» estas 7 minutojn for de la junulargastejo piede, de la ĉefstacidomo vi povas preni busliniojn 300 aŭ 301 ĝis la stacioj «Marktplatz» aŭ «Amtsgericht».

Se vi veturas aŭte, la junulargastejo estas facile trovebla per navigilo.

Historia urbocentro de Wittenberg Bildo © Tourist-Information Lutherstadt Wittenberg / WittenbergKultur e.V.

Wittenberg

Wittenberg situas apud la rivero Elbo. La 31an de oktobro 1517 Martin Luther alnajlis siajn naŭdek kvin tezojn al la pordego de la centra preĝejo de Wittenberg, lia protesto kontraŭ la korupteco en la katolika eklezio. En 1996 UNESKO registris la lokojn de Lutera agado en Eisleben kaj Wittenberg en la listo de mondaj heredaĵoj.

Taga programo

La taga (ĉefe antaŭtagmeza) programo de la Printempa Semajno Internacia ekas post la matenmanĝo kaj ofertas du sesiojn de diversaj programeroj. Niaj partoprenantoj prezentas aferojn de la propra hobio ĝis gravaj politikaj diskutoj (viaj prelegproponoj estas bonvenaj). Oni trovas buntan miksaĵon de prelegoj, diskutrondoj, diverstemaj kursoj (sporto, danco, kantado...), arta manlaboro kaj lingvaj kursetoj.

Por komencantoj kaj progresemuloj ni - memkompreneble - ofertas Esperanto-kursojn. Unu por kompletaj komencantoj, alia kun lingvoekzercoj kaj plibonigoj, plie eble ankaŭ konversacia rondo.

La kultura oferto en la regiono de Wittenberg estas bonega - tial ni havos la unuan fojon en 2020 temajn tagojn. Dum tia tema tago, oni povas prepari sin en matenaj prelegoj al la celoj de posttagmezaj ekskursoj. Wittenberg-tago, Bauhaus-tago (Dessau), Wörlitz-tago kaj - ne regiona - FridaysForFuture-tago kun ekologiaj temoj nuntempe estas planitaj.

Infana programo

Ni ofertas dum la tuta semajno diversspecan programon por la infanoj. Ni komune lernos, manverketos kaj ludos interne kaj ekstere – kaj kompreneble denove okazas granda paska ovoserĉado!

Nicky instruad dum mazi-horo

Mazi

Mazi estas taŭga ĉiutaga kurso por junaj lernantoj, ni spektante la lecionojn de la Mazi-filmo kaj lude lernas Esperanton.

Manlaboro kun infanoj

Manlaboro

Paskaj kaj printempaj manlaboroj por infanoj kaj plenkreskuloj. Ni kolorigas, ornamas, plektas belajn kaj utilajn objektojn el diversaj materialoj.

Nicky rakontas piĵaman rakonton

Piĵamaj rakontoj

Ĉiuvespere la infanoj povas atendi travivendan rakontadon de fabeloj, la «piĵamajn rakontojn» kun la grandioza Nicky! Ŝi amuze, malenuige kaj humure voĉlegos malnovajn kaj novajn fabelojn el la tuta mondo.

Ekskursoj

Dum PSI la posttagmezo estas uzata por ekskursoj, sed ofte la partoprenantoj uzas ĝin por malstreĉigi, kafumi kaj babili kun amikoj.

Per la ekskursoj oni povas konatiĝi la ĉirkaŭaĵon - urbojn, muzeojn, artaĵojn, mirindaĵojn de la naturo, kastelojn, kavernojn, banejojn ktp. Ofte pliaj eblecoj estas ofertataj, ekzemple migradoj, ekskursoj per publikaj trafikiloj kaj ekskursoj per aŭtomobiloj. Multaj ekskursceloj bone taŭgas por infanoj.

Vespera programo

Post la vespermanĝo ofte okazas malgrandaj programeroj kiel dancado kaj prelegetoj.

Ek de 20:00 oni povas partopreni diverstipaj koncertoj, teatraĵoj, ludvesperoj, adiaŭa vespero.

Tiuj, kiuj ne ŝatas partopreni en la grupeventoj, renkontiĝas aliajn en la trinkejo aŭ mem organizas ludrondojn tie.