La 39a PSI
3-a de aprilo 2023 ĝis 10-a de aprilo 2023
Wittenberg
Wittenberg
Bildo
©
Tourist-Information Lutherstadt Wittenberg / WittenbergKultur e.V.
Aktualaj tagaj programoj por la PSI 2023:
Aktualaj informoj pri la PSI 2023 (1-a de aprilo 2023):
La Printempa Semajno Internacia estas granda internacia renkontiĝo por la tuta familio. Ĝi okazas ĉiujare dum unu semajno ĉirkaŭ pasko ie en Germanio. Por la 39a PSI ni atendas ĉirkaŭ 100 partoprenantojn el diversaj landoj, kiuj konsistas precipe el familioj kun infanoj kaj junuloj.
PSI estas precipe familia seminario. La programo celas kontentigi samrajte plenkreskulojn, junulojn kaj infanojn. Sed tio ne ekskluzivas unuopulojn, ĉiu estas bonvena.
Familioj
Okazas apartaj programeroj por infanoj laŭ aĝo kaj lingvokono. Kaj komencantoj kaj fluaj parolantoj havos sian programon. Gepatroj do havas bonan okazon trankvile partopreni siajn programerojn sen infanoj - aŭ kun la infanoj, se ili preferas.
Junuloj
Samtempe kaj samloke kun PSI okazas Printempa Lernejo Internacia. Ĝi estas speciala aranĝo por gejunuloj inter 10 kaj 16 jaroj, kiuj almenaŭ iomete parolas la internacian lingvon. Por ili okazas apartaj kursoj pri kaj en Esperanto. Ili loĝas en komunaj ĉambroj kaj lernas, ludas kaj festas kune.
Komencantoj
Se vi aŭ via partnero aŭ ambaŭ estas komencanto(j) aŭ neparolanto(j), ne timu. Vi estas bonvenaj! Ni aranĝas kursojn por komencantoj kaj progresintoj. Sed ankaŭ aliaj programeroj konsideras la komencantojn.
Loko
Gastejo
La junulargastejo Wittenberg estas parto de kastelkonstruaĵo kaj ofertas modernan atmosferon en historiaj muroj. For de la strata bruo, sed tamen en la koro de la historia malnovurbo, la junulargastejo estas la ideala elirpunkto por esplori Wittenberg piede.
Jugendherberge Wittenberg
Jugendherberge Wittenberg
Schlossstr. 14/15
06886 Lutherstadt Wittenberg
wittenberg.jugendherberge.de/
La junulargastejo havas 2- ĝis 6-litajn kaj 5 senbarierajn ĉambrojn, ĉiuj havas necesejon kaj duŝon. Multaj ĉambroj kaj ĉiuj gravaj partoj de la domo estas senbariere atingeblaj.
Wittenberg havas du stacidomojn. La stacidomo «Altstadt» estas 7 minutojn for de la junulargastejo piede, de la ĉefstacidomo vi povas preni busliniojn 300 aŭ 301 ĝis la stacioj «Marktplatz» aŭ «Amtsgericht».
Se vi veturas aŭte, la junulargastejo estas facile trovebla per navigilo.
Bildo
©
Tourist-Information Lutherstadt Wittenberg / WittenbergKultur e.V.
Wittenberg
Wittenberg situas apud la rivero Elbo. La 31an de oktobro 1517 Martin Luther alnajlis siajn naŭdek kvin tezojn al la pordego de la centra preĝejo de Wittenberg, lia protesto kontraŭ la korupteco en la katolika eklezio. En 1996 UNESKO registris la lokojn de Lutera agado en Eisleben kaj Wittenberg en la listo de mondaj heredaĵoj.
Taga programo
La taga (ĉefe antaŭtagmeza) programo de la Printempa Semajno Internacia ekas post la matenmanĝo kaj ofertas du sesiojn de diversaj programeroj. Niaj partoprenantoj prezentas aferojn de la propra hobio ĝis gravaj politikaj diskutoj (viaj prelegproponoj estas bonvenaj). Oni trovas buntan miksaĵon de prelegoj, diskutrondoj, diverstemaj kursoj (sporto, danco, kantado...), arta manlaboro kaj lingvaj kursetoj.
Por komencantoj kaj progresemuloj ni - memkompreneble - ofertas Esperanto-kursojn. Unu por kompletaj komencantoj, alia kun lingvoekzercoj kaj plibonigoj, plie eble ankaŭ konversacia rondo.
La kultura oferto en la regiono de Wittenberg estas bonega - tial ni havos la unuan fojon en 2023 temajn tagojn. Dum tia tema tago, oni povas prepari sin en matenaj prelegoj al la celoj de posttagmezaj ekskursoj. Wittenberg-tago, Bauhaus-tago (Dessau), Wörlitz-tago kaj - ne regiona - FridaysForFuture-tago kun ekologiaj temoj nuntempe estas planitaj.
Lingvo-kursoj
Por komencantoj kaj progresemuloj ni - memkompreneble - ofertas diversnivelajn Esperanto-kursojn. Unu por kompletaj komencantoj, alia kun lingvoekzercoj kaj plibonigoj, plie eble ankaŭ konversacia rondo. Ofte ankaŭ okazas lingvo-kursetoj aŭ prelegoj pri aliaj lingvoj.
Prelegoj
Niaj partoprenantoj prezentas aferojn de la propra hobio ĝis gravaj politikaj diskutoj (viaj prelegproponoj estas bonvenaj). Kutime ni povas oferti buntan miksaĵon de prelegtemoj, diskutrondoj, diverstemaj kursetoj.
Praktikaj ofertoj
Ĉiam ni ofertas diversajn artajn manlaborkursojn kaj diversajn sportkursojn (Qi-Gong, Zumba, dancoj) .
Infana programo
Ni ofertas dum la tuta semajno diversspecan programon por la infanoj. Ni komune lernas, manverketas kaj ludas interne kaj ekstere – kaj kompreneble denove okazas granda paska ovoserĉado!
Mazi
Mazi estas taŭga ĉiutaga kurso por junaj lernantoj, ni lernas Esperanton spektante la lecionojn de la Mazi-filmo (i. a.).
Manlaboro
Paskaj kaj printempaj manlaboroj por infanoj kaj plenkreskuloj. Ni kolorigas, ornamas, plektas belajn kaj utilajn objektojn el diversaj materialoj.
Piĵamaj rakontoj
Ĉiuvespere la infanoj povas atendi travivendan rakontadon de fabeloj, la «piĵamajn rakontojn» kun la grandioza Nicky! Ŝi amuze, malenuige kaj humure voĉlegas malnovajn kaj novajn fabelojn el la tuta mondo.
Vespera programo
Post la vespermanĝo ofte okazas malgrandaj programeroj kiel dancado kaj prelegetoj.
Ek de 20:00 oni povas partopreni diverstipajn koncertojn, teatraĵojn, ludvesperojn, adiaŭan vesperon.
Tiuj, kiuj ne ŝatas partopreni en la grupeventoj, renkontas aliajn en la trinkejo aŭ mem organizas ludrondojn tie.
Ekskursoj
Dum PSI la posttagmezo estas uzata por ekskursoj, sed ofte la partoprenantoj uzas ĝin por malstreĉigi, kafumi kaj babili kun amikoj.
Per la ekskursoj oni povas konatiĝi kun la ĉirkaŭaĵo - urboj, muzeoj, artaĵoj, mirindaĵoj de la naturo, kasteloj, kavernoj, banejoj ktp. Ofte pliaj ebloj estas ofertataj, ekzemple migradoj, ekskursoj per publikaj trafikiloj kaj ekskursoj per aŭtomobiloj. Multaj ekskursceloj bone taŭgas por infanoj.