La 37a PSI

2-a de aprilo 2021 ĝis 4-a de aprilo 2021

Bildo © Braunschweig Stadtmarketing GmbH/Daniel Möller

1-a de junio 2021

Ni nun ankoraŭ ricevis kelkajn eksterrete registritajn videofilmojn de JoMo-kantoj, kiujn li ankaŭ plejparte prezentis dum la PSI-eto 2021 (rigardu la suban liston je 17-a de aprilo 2021 aŭ simple vizitu nian novan PSI-Youtube-kanalon).

17-a de majo 2021

Nun ni povis kompletigi la informojn pri la prelegoj de la PSI-eto 2021 aldonante la pdf-dosierojn de la prelegoj de François Hounsounou el Benin (rigardu la suban liston je 17-a de aprilo 2021).

YouTube_32px.png

Kaj ne forgesu viziti nian novan PSI-Youtube-kanalon.

18-a de aprilo 2021

DEB+PSI_Logo_transp_150px.png


La registritaj prelegoj de la PSI-eto 2021 vi povas trovi en nia nova PSI-Youtube-kanalo.

Kiel komunikilo inter la PSI-amikoj ni uzas la mesaĝilon Telegram. Tiuj, kiuj ne volas "perdi la fadenon" de la aktivecoj de la PSI-teamo kaj de la PSI-amikoj, urĝe instalu aŭ la Telegram-apon aŭ la Telegram-programon por vindozo kaj poste fariĝi membron de la Telegram-grupo PSI-babilado uzante https://t.me/PSI_babilado.

17-a de aprilo 2021

leporo_1986_LineArt_2b_18p.png

PSI-eto = malgranda Paska Semajno Internacia 2021

Nun jam pasis la ĉi-jara PSI, kiun ni nomis „PSI-eto“, kiu okazis virtuale en la interreto de la 2‑a ĝis 4‑a de aprilo 2021. Tiel rapide ĝi komenciĝis, tiel rapide ĝi bedaŭrinde finiĝis. Tamen ni komune travivis tri bonetosajn, intensivajn tagojn antaŭ la hejmaj ekranoj. Tiuj ĉi tagoj estis pliriĉigitaj de helpemaj gekontribuantoj kaj spontaneaj aldonoj de la partoprenantoj – al ili ĉiuj la PSI-teamo multe dankas.


Nia programo ankaŭ ĉi-jare konsistis - apud multege da babiladoj kaj diskutoj - el diverstemaj prelegoj, ludoj, koncerto kaj manlaborsesioj. Ĉiutage nia virtuala PSI-eto estis vizitata de 15 ĝis 32 partoprenantoj, kiuj venis inter alie el Portugalio, Barato, Serbio, Polando, Rusio, Ĉeĥio, Ĉilio, Usono, Kanado, Japanio, Meksiko kaj memkompreneble el Germanio.

La partopreno estis tute senkosta por la partoprenantoj - tamen ni petas tiujn, kiuj ŝatis la programon aŭ la ideojn, donaci tiom, kiom vi pensas, ke la renkontiĝo valoras/valoris, por subteni tiun kaj sekvontajn PSI-eton kaj la Germanan Esperanto-Asocion.

bankkonto de GEA: IBAN DE 84 5085 1952 0040 1146 05 / BIC-kodo HELADEF1ERB

Se vi volas pagi per PayPal, bonvolu kontakti nin.

Nepre ĝiru kun titolo: «PSI 2021 donaco»


Jen la preskaŭ kompleta listo de niaj programeroj kaj kelkfoje kromaj informoj:


!! Kaj ne forgesu aliĝi al la 38-a PSI en Braunschweig !!

2-a de aprilo 2021


SuperBubble26, CC BY-SA 4.0 <https://creativecommons.org/licenses/by-sa/4.0>, via Wikimedia Commons


La PSI-teamo decidis je la 23-a de februaro 2021 organizi 3-tagan virtualan PSI-renkontiĝon uzante la Zoom-konferencilon


Aliĝo NE necesas, simple partoprenu. Partopreno estas tute senkosta - tamen ni petas tiujn, kiuj ŝatas la programon aŭ la ideojn, donaci tiom, kiom vi pensas, ke la renkontiĝo/evento valoras, por subteni tiun PSI-eton kaj la Germanan Esperanto-Asocion.

bankkonto de GEA: IBAN DE 84 5085 1952 0040 1146 05 / BIC-kodo HELADEF1ERB
Se vi volas pagi per PayPal, bonvolu kontakti nin.

Nepre ĝiru kun titolo: «PSI 2021 donaco»



Partopreni vi povas uzante la ligilon
https://zoom.us/j/98093899307 - kiel pasvorton enmetu la numeron de la naskiĝjaro de Esperanto (la jaro, en kiu aperis la "Unua Libro"). Vi trovas ĝin sur la paĝo https://lernu.net/eo/esperanto.


Kiel komunikilo dum la PSI-eto en kazo de ĉefaj teknikaj problemoj ni uzas la mesaĝilon Telegram. Ni urĝe rekomendas por la partoprenantoj instali aŭ la Telegram-apon aŭ la Telegram-programon por vindozo kaj poste fariĝi membron de la Telegram-grupo PSI-babilado uzante https://t.me/PSI_babilado.



Dum la PSI-eto ni partatempe uzas pli ol unu tiel nomataj Zoom-ĉambroj. Por tiuj, kiuj ne konas la uzadon de tiuj Zoom-ĉambroj, ni preparas malgrandan helpdokumenton kaj urĝe petas la partoprenontoj legi ĝin.


La programo de la 37-a virtuala PSI-eto:


programo1.png

programo2.png

Ligilon kaj por la ludo "TABUo" kaj por la filmo "LA POŜTISTO":
https://us02web.zoom.us/j/82075965818?pwd=S1hXTFN1SEF0a0ZHVHN3b0JXMHN1Zz09
Pasvorto: TdumPSI


programo3.png

programo4.png

Ligilon nur por la ludo "nur unu": https://us02web.zoom.us/j/851458747.


programo5.png

programo6.png

3-a de februaro 2021

PSI 2021 nuligita

www.live-karikaturen.ch - CC BY-SA 4.0.

La estraro de la Germana Esperanto Asocio (GEA) decidis pri la propono de la PSI-teamo nuligi la PSI-renkontiĝon en Braunschweig. Ili faris tion pro la nuna situacio pri la koronviruso. La PSI-teamo kaj ankaŭ la GEA-estraro ne kapablas respondeci pri fizika evento. Ni - la PSI-teamo - tre bedaŭras, ke ni ne revidos niajn multajn amikojn je Pasko. Al ĉiuj el la aliĝintoj, de kiuj ni ne ricevos alian instrukcion ĝis fino de februaro, GEA repagos ĉiujn jam pagitajn kostojn.


La PSI-teamo provos organizi virtualan PSI-eventon dum aŭ ĉirkaŭ Pasko. Ĉirkaŭ la jarŝanĝo, Zoom-bazitaj ofertoj ja jam estis tre bonaj. Virtualaj kunvenoj valoras konsiderinde malpli ol vizaĝ-al-vizaĝaj renkontiĝoj, sed ili ankaŭ valoras konsiderinde pli ol nenio. La daŭro kaj la kvalito de la virtuala PSI-evento tre dependos de viaj ofertoj.


Ni do petas ĉiujn, kiuj volas oferti ion dum la virtuala PSI 2021, kontakti
psi@esperanto.de kun mallonga priskribo de la oferto ĝis fino de februaro.


Ni publikigos novaĵojn pri la virtuala PSI 2021 kiel eble plej baldaŭ ĉi-tie.

RESTU SANAJ!