11-a de aprilo 2022 ĝis 18-a de aprilo 2022
Braunschweig
8-a de aprilo 2022
La PSI-teamo decidis jam antaŭ semajnoj organizi 2,5-tagan virtualan PSI-renkontiĝon uzante la Zoom-konferencilon
Aliĝo NE necesas, simple partoprenu. Partopreno estas tute senkosta - tamen ni petas tiujn, kiuj ŝatas la programon aŭ la ideojn, donaci tiom, kiom vi pensas, ke la renkontiĝo/evento valoras, por subteni tiun PSI-eton kaj la Germanan Esperanto-Asocion.
bankkonto de GEA: IBAN DE 84 5085 1952 0040 1146 05 / BIC-kodo HELADEF1ERB
Se vi volas pagi per PayPal, bonvolu kontakti nin.
Nepre ĝiru kun pagocelo: «Donaco PSI 2022»
Partopreni vi povas uzante la ligilon https://zoom.us/j/98093899307 - kiel pasvorton enmetu la numeron de la naskiĝjaro de Esperanto (la jaro, en kiu aperis la "Unua Libro"). Vi trovas ĝin sur la paĝo https://lernu.net/eo/esperanto.
Kiel komunikilo dum la PSI-eto en kazo de ĉefaj teknikaj problemoj ni uzas la mesaĝilon Telegram. Ni urĝe rekomendas por la partoprenantoj instali aŭ la Telegram-apon aŭ la Telegram-programon por vindozo kaj poste fariĝi membron de la Telegram-grupo PSI-babilado uzante https://t.me/PSI_babilado.
Dum la PSI-eto ni partatempe uzas pli ol unu tiel nomataj Zoom-ĉambroj. Por tiuj, kiuj ne konas la uzadon de tiuj Zoom-ĉambroj, ni preparas malgrandan helpdokumenton kaj urĝe petas la partoprenontoj legi ĝin.
www.live-karikaturen.ch - CC BY-SA 4.0.
La Printempa Semajno Internacia estas granda internacia renkontiĝo por la tuta familio. Ĝi okazas ĉiujare dum unu semajno ĉirkaŭ pasko ie en Germanio. Por la 38a PSI ni atendas ĉirkaŭ 100 partoprenantojn el diversaj landoj, kiuj konsistas precipe el familioj kun infanoj kaj junuloj.
PSI estas precipe familia seminario. La programo celas kontentigi samrajte plenkreskulojn, junulojn kaj infanojn. Sed tio ne ekskluzivas unuopulojn, ĉiu estas bonvena.
La taga (ĉefe antaŭtagmeza) programo de la Printempa Semajno Internacia ekas post la matenmanĝo kaj ofertas du sesiojn de diversaj programeroj.
Ni ofertas dum la tuta semajno diversspecan programon por la infanoj. Ni komune lernas, manverketas kaj ludas interne kaj ekstere – kaj kompreneble denove okazas granda paska ovoserĉado!
Post la vespermanĝo ofte okazas malgrandaj programeroj kiel dancado kaj prelegetoj.
Ek de 20:00 oni povas partopreni diverstipajn koncertojn, teatraĵojn, ludvesperojn, adiaŭan vesperon.
Tiuj, kiuj ne ŝatas partopreni en la grupeventoj, renkontiĝas aliajn en la trinkejo aŭ mem organizas ludrondojn tie.
Dum PSI la posttagmezo estas uzata por ekskursoj, sed ofte la partoprenantoj uzas ĝin por malstreĉigi, kafumi kaj babili kun amikoj.
Per la ekskursoj oni povas konatiĝi kun la ĉirkaŭaĵo - urboj, muzeoj, artaĵoj, mirindaĵoj de la naturo, kasteloj, kavernoj, banejoj ktp. Ofte pliaj ebloj estas ofertataj, ekzemple migradoj, ekskursoj per publikaj trafikiloj kaj ekskursoj per aŭtomobiloj. Multaj ekskursceloj bone taŭgas por infanoj.
ĉambro | plurlita | dulita | unulita |
---|---|---|---|
0 - 2j | 0 € | 0 € | |
3 - 5j | 190 € | 210 € | |
6 - 12j | 230 € | 300 € | |
13 - 26j | 300 € | 400 € | 550 € |
pli ol 26j | 400 € | 480 € | 550 € |
partopreno sen manĝo/ĉambro: 100 € (por la tuta semajno) |
krompagoj por malfruaj aliĝoj/antaŭpagoj:
ekde 10-a de januaro 2022: 10 € por ĉiu persono
ekde 1-a de februaro 2022: 15 € por ĉiu persono
ekde 1-a de marto 2022: 20 € por ĉiu persono
rabato por fruegaj birdoj:
aliĝo jam dum la antaŭa PSI: 5 € por ĉiu plenkreskulo kaj tranokto
partatempa partopreno:
Ni kalkulas la plentempan kotizon dividita per 6 oble la tranoktoj
ne-membroj de GEA/GEJ:
Loĝantoj de Germanio, kiuj ne estas membroj de GEA/GEJ, pagas 25 € pli.
rabato por eksterlandanoj:
plenkreskuloj, kiuj ne loĝas en germanio, pagas 20 € malpli por plentempa partopreno.
En Braunschweig ni ofertas nur luksajn ĉambrojn (kun duŝo kaj necesejo). La kotizo inkluzivas loĝadon, 3 manĝojn tage kaj endoman programon. Ekskursoj estas surloke aparte pagendaj. Materialon por manlaboroj oni pagas laŭ uzita kvanto surloke.
Via aliĝo ekvalidas nur per antaŭpago de minimume 50 % por ĉiu persono. Ĝi estas parto de la kotizo. La resto de la kotizoj devas esti pagita plej malfrue ĝis la 15-a de marto 2022 (eniro de la antaŭpago sur la konto de GEA) aŭ kontante je la komenco de PSI.
Respektive la antaŭpago aŭ la tuta jam pagita kotizo minus 10 € estos repagata nur post ĝustatempa malaliĝo antaŭ la 31-a de januaro 2022. Post tiu dato ni povas repagi la tutajn jam pagitajn kostojn minus 20 €, nur se ni aŭ la junulargastejo sukcesos okupi via(j)n ĉambro(j)n aŭ lito(j)n kun aliaj gastoj, alikaze ni povas repagi nur la jam pagitajn kostojn minus la antaŭpagon de 50 % de la tutaj kostoj. En kazo de malsano kaj simile ni kutime repagos la plenajn jam pagitajn kostojn.
Por partoprenantoj el nepagipovaj landoj laŭ niaj financaj ebloj kaj eventuala programkontribuo. Bonvolu priskribi vian eblan kontribuon al la programo. Oficialajn invitleterojn ni sendos nur post interkonsento.