listo de aliĝintoj – jam 18 aliĝoj!

La 38a PSI

11-a de aprilo 2022 ĝis 18-a de aprilo 2022
Braunschweig

Braunschweig
Bildo © Braunschweig Stadtmarketing GmbH/Daniel Möller

8-a de aprilo 2022


SuperBubble26, CC BY-SA 4.0 <https://creativecommons.org/licenses/by-sa/4.0>, via Wikimedia Commons


La PSI-teamo decidis jam antaŭ semajnoj organizi 2,5-tagan virtualan PSI-renkontiĝon uzante la Zoom-konferencilon


Aliĝo NE necesas, simple partoprenu. Partopreno estas tute senkosta -
tamen ni petas tiujn, kiuj ŝatas la programon aŭ la ideojn, donaci tiom, kiom vi pensas, ke la renkontiĝo/evento valoras, por subteni tiun PSI-eton kaj la Germanan Esperanto-Asocion.

bankkonto de GEA: IBAN DE 84 5085 1952 0040 1146 05 / BIC-kodo HELADEF1ERB
Se vi volas pagi per PayPal, bonvolu kontakti nin.

Nepre ĝiru kun pagocelo: «Donaco PSI 2022»


Partopreni vi povas uzante la ligilon
https://zoom.us/j/98093899307 - kiel pasvorton enmetu la numeron de la naskiĝjaro de Esperanto (la jaro, en kiu aperis la "Unua Libro"). Vi trovas ĝin sur la paĝo https://lernu.net/eo/esperanto.


Kiel komunikilo dum la PSI-eto en kazo de ĉefaj teknikaj problemoj ni uzas la mesaĝilon Telegram. Ni urĝe rekomendas por la partoprenantoj instali aŭ la Telegram-apon aŭ la Telegram-programon por vindozo kaj poste fariĝi membron de la Telegram-grupo PSI-babilado uzante https://t.me/PSI_babilado.


Dum la PSI-eto ni partatempe uzas pli ol unu tiel nomataj Zoom-ĉambroj. Por tiuj, kiuj ne konas la uzadon de tiuj Zoom-ĉambroj, ni preparas malgrandan helpdokumenton kaj urĝe petas la partoprenontoj legi ĝin.

La programo de la 38-a virtuala PSI-eto (provizora):

_22_programo1

_22_programo2a

_22_programo2b

_22_programo2c


Por partopreni la ludon TABUo kun Betti kaj Klaas vi devas uzi alian ligilon
https://zoom.us/j/85875860887.

_22_programo3a

_22_programo3b

_22_programo3c

18-a de februaro 2022

PSI 2021 nuligita

www.live-karikaturen.ch - CC BY-SA 4.0.

La estraro de la Germana Esperanto Asocio (GEA) decidis pri la propono de la PSI-teamo nuligi la PSI-renkontiĝon en Braunschweig, ĉefe pro la manko de aliĝoj (nur 11 personoj krom la PSI-teamanoj) kaj ankaŭ pro la ankoraŭ daŭra situacio pri la koronviruso - Malsupra Saksio ankoraŭ malpermesis lernejaj vojaĝoj ĝis kaj inkluzive de Pasko. Ni - la PSI-teamo - tre bedaŭras, ke ni ne revidos niajn multajn amikojn je Pasko. Al ĉiuj el la aliĝintoj, de kiuj ni ne ricevos alian instrukcion ĝis fino de februaro, GEA repagos ĉiujn jam pagitajn kostojn.


La PSI-teamo provos organizi virtualan PSI-eventon dum Pasko de la 15-a ĝis la 17-a de aprilo. Virtualaj kunvenoj valoras konsiderinde malpli ol vizaĝ-al-vizaĝaj renkontiĝoj, sed ili ankaŭ valoras konsiderinde pli ol nenio. La daŭro kaj la kvalito de la virtuala PSI-evento tre dependos de viaj ofertoj.


Ni do petas ĉiujn, kiuj volas oferti ion dum la virtuala PSI 2022,
kiel eble plej baldaŭ kontakti psi@esperanto.de kun mallonga priskribo de la oferto ĝis mezo de marto.


Ni publikigos novaĵojn pri la virtuala PSI 2022 baldaŭ ĉi-tie.

RESTU SANAJ!

La Printempa Semajno Internacia estas granda internacia renkontiĝo por la tuta familio. Ĝi okazas ĉiujare dum unu semajno ĉirkaŭ pasko ie en Germanio. Por la 38a PSI ni atendas ĉirkaŭ 100 partoprenantojn el diversaj landoj, kiuj konsistas precipe el familioj kun infanoj kaj junuloj.

PSI estas precipe familia seminario. La programo celas kontentigi samrajte plenkreskulojn, junulojn kaj infanojn. Sed tio ne ekskluzivas unuopulojn, ĉiu estas bonvena.

IMG_0003c.JPG

Familioj

Okazas apartaj programeroj por infanoj laŭ aĝo kaj lingvokono. Kaj komencantoj kaj fluaj parolantoj havos sian programon. Gepatroj do havas bonan okazon trankvile partopreni siajn programerojn sen infanoj - aŭ kun la infanoj, se ili preferas.

JMG_0213c.jpg

Junuloj

Samtempe kaj samloke kun PSI okazas Printempa Lernejo Internacia. Ĝi estas speciala aranĝo por gejunuloj inter 10 kaj 16 jaroj, kiuj almenaŭ iomete parolas la internacian lingvon. Por ili okazas apartaj kursoj pri kaj en Esperanto. Ili loĝas en komunaj ĉambroj kaj lernas, ludas kaj festas kune.

Knabino en Esperanto-kurso

Komencantoj

Se vi aŭ via partnero aŭ ambaŭ estas komencanto(j) aŭ neparolanto(j), ne timu. Vi estas bonvenaj! Ni aranĝas kursojn por komencantoj kaj progresintoj. Sed ankaŭ aliaj programeroj konsideras la komencantojn.

Loko

DJH_Braunschweig_aussen.jpg
DJH_Braunschweig_innen.jpg

Gastejo

La nove malfermita junulargastejo Braunschweig estas unu el la plej modernaj junulargastejoj de norda Germanio kaj ideala elirpunkto por niaj esploroj kaj ekskursoj. La domo disponas pri granda manĝejo kaj 5 seminariejoj kun taga lumo kaj ofertas libertempajn aktivecojn kiel tabloteniso kaj bilardo.

Vi povas starigi viajn biciklojn en la supertegmentita kaj barita bicikla korto. Kaj la novspeca kuirejo kaj la historia urbo Braunschweig invitas al plurtagaj seminarioj kaj renkontiĝoj.

Jugendherberge Braunschweig
Wendenstr. 30
38100 Braunschweig
braunschweig.jugendherberge.de

La junulargastejo havas 168 litojn kaj 5 familiajn ĉambrojn. Ĉiu ĉambro havas propran duŝon kaj necesejon.

Multaj ĉambroj kaj ĉiuj gravaj partoj de la domo estas senbariere atingeblaj.

De la stacidomo Braunschweig oni bone atingas la junulargastejon per tramo M1 en la direkto Wenden ĝis la haltejo "Am Wendentor" - tio daŭras ĉ. 12 minutoj.

Se vi veturas aŭte, la junulargastejo estas facile trovebla per navigilo.

CityPanorama.jpg Bildo © Braunschweig Stadtmarketing GmbH/Gerald Grote

Braunschweig

Braunschweig [braŭnŝvajk], esperantlingve Brunsvigo, estas urbo en la germana federacia lando Malsupra Saksio (Niedersachsen). Ĝi estas centro de la regiono oriente de Hanovro kaj post ĝi dua urbo laŭ grandeco de Malsupra Saksio. La skribita historio de Brunsvigo komenciĝis en la 8-a jarcento. Ĝi apartenis kiel unu de la plej gravaj urboj al la komerca ligo Hanso en la mezepoko, sed ne povis daŭrigi tiun ĉi gravecon. Unu kaŭzo estis la geografia situacio inter Hanovro kaj Berlino kiuj ambaŭ kreskis pli rapide. Dum la lastaj pli ol cent jaroj Brunsvigo estis industria centro. Hodiaŭ la sciencoj kaj la edukado estas pli elstaraj. Brunsvigo, Wolfsburg kaj Salzgitter kunlaboras komunume kaj formas unu de la regionaj centroj de Malsupra Saksio.

(Ĉi tiu teksto baziĝas sur la artikolo Braunschweig el la libera enciklopedio Vikipedio kaj estas rajtigita laŭ la permesilo Creative Commons CC-BY-SA 3.0 Unported (mallonga versio). Listo de la autoroj haveblas en Vikipedio.)

Taga programo

La taga (ĉefe antaŭtagmeza) programo de la Printempa Semajno Internacia ekas post la matenmanĝo kaj ofertas du sesiojn de diversaj programeroj.

DSC03558_bearbeitet-1b.jpg

Lingvo-kursoj

Por komencantoj kaj progresemuloj ni - memkompreneble - ofertas diversnivelajn Esperanto-kursojn. Unu por kompletaj komencantoj, alia kun lingvoekzercoj kaj plibonigoj, plie eble ankaŭ konversacia rondo. Ofte ankaŭ okazas lingvo-kursetoj aŭ prelegoj pri aliaj lingvoj.

20160326_100112_bearbeitet-1b.jpg

Prelegoj

Niaj partoprenantoj prezentas aferojn de la propra hobio ĝis gravaj politikaj diskutoj (viaj prelegproponoj estas bonvenaj). Kutime ni povas oferti buntan miksaĵon de prelegtemoj, diskutrondoj, diverstemaj kursetoj.

IMG_2048c.jpg

Praktikaj ofertoj

Ĉiam ni ofertas diversajn artajn manlaborkursojn kaj diversajn sportkursojn (Qi-Gong, Zumba, dancoj) .

Infana programo

Ni ofertas dum la tuta semajno diversspecan programon por la infanoj. Ni komune lernas, manverketas kaj ludas interne kaj ekstere – kaj kompreneble denove okazas granda paska ovoserĉado!

IMG_0022c.JPG

Mazi

Mazi estas taŭga ĉiutaga kurso por junaj lernantoj, ni lernas Esperanton spektante la lecionojn de la Mazi-filmo (i. a.).

Manlaboro kun infanoj

Manlaboro

Paskaj kaj printempaj manlaboroj por infanoj kaj plenkreskuloj. Ni kolorigas, ornamas, plektas belajn kaj utilajn objektojn el diversaj materialoj.

IMG_1641c.jpg

Piĵamaj rakontoj

Ĉiuvespere la infanoj povas atendi travivendan rakontadon de fabeloj, la «piĵamajn rakontojn» kun la grandioza Nicky! Ŝi amuze, malenuige kaj humure voĉlegas malnovajn kaj novajn fabelojn el la tuta mondo.

Vespera programo

Post la vespermanĝo ofte okazas malgrandaj programeroj kiel dancado kaj prelegetoj.

Ek de 20:00 oni povas partopreni diverstipajn koncertojn, teatraĵojn, ludvesperojn, adiaŭan vesperon.

Tiuj, kiuj ne ŝatas partopreni en la grupeventoj, renkontiĝas aliajn en la trinkejo aŭ mem organizas ludrondojn tie.

Ekskursoj

Dum PSI la posttagmezo estas uzata por ekskursoj, sed ofte la partoprenantoj uzas ĝin por malstreĉigi, kafumi kaj babili kun amikoj.

Per la ekskursoj oni povas konatiĝi kun la ĉirkaŭaĵo - urboj, muzeoj, artaĵoj, mirindaĵoj de la naturo, kasteloj, kavernoj, banejoj ktp. Ofte pliaj ebloj estas ofertataj, ekzemple migradoj, ekskursoj per publikaj trafikiloj kaj ekskursoj per aŭtomobiloj. Multaj ekskursceloj bone taŭgas por infanoj.

Kotizoj

ĉambro plurlita dulita unulita
0 - 2j 0 € 0 €
3 - 5j 190 € 210 €
6 - 12j 230 € 300 €
13 - 26j 300 € 400 € 550 €
pli ol 26j 400 € 480 € 550 €
partopreno sen manĝo/ĉambro: 100 €
(por la tuta semajno)

krompagoj por malfruaj aliĝoj/antaŭpagoj:
ekde 10-a de januaro 2022: 10 € por ĉiu persono
ekde 1-a de februaro 2022: 15 € por ĉiu persono
ekde 1-a de marto 2022: 20 € por ĉiu persono

rabato por fruegaj birdoj:
aliĝo jam dum la antaŭa PSI: 5 € por ĉiu plenkreskulo kaj tranokto

partatempa partopreno:
Ni kalkulas la plentempan kotizon dividita per 6 oble la tranoktoj

ne-membroj de GEA/GEJ:
Loĝantoj de Germanio, kiuj ne estas membroj de GEA/GEJ, pagas 25 € pli.

rabato por eksterlandanoj:
plenkreskuloj, kiuj ne loĝas en germanio, pagas 20 € malpli por plentempa partopreno.

En Braunschweig ni ofertas nur luksajn ĉambrojn (kun duŝo kaj necesejo). La kotizo inkluzivas loĝadon, 3 manĝojn tage kaj endoman pro­gra­mon. Ekskursoj estas surloke aparte pagendaj. Materialon por man­laboroj oni pagas laŭ uzita kvanto surloke.

Via aliĝo ekvalidas nur per antaŭpago de minimume 50 % por ĉiu persono. Ĝi estas parto de la kotizo. La resto de la kotizoj devas esti pagita plej malfrue ĝis la 15-a de marto 2022 (eniro de la antaŭpago sur la konto de GEA) aŭ kontante je la komenco de PSI.

Respektive la antaŭpago aŭ la tuta jam pagita kotizo minus 10 € estos repagata nur post ĝustatempa malaliĝo antaŭ la 31-a de januaro 2022. Post tiu dato ni povas repagi la tutajn jam pagitajn kostojn minus 20 €, nur se ni aŭ la junulargastejo sukcesos okupi via(j)n ĉambro(j)n aŭ lito(j)n kun aliaj gastoj, alikaze ni povas repagi nur la jam pagitajn kostojn minus la antaŭpagon de 50 % de la tutaj kostoj. En kazo de malsano kaj simile ni kutime repagos la plenajn jam pagitajn kostojn.


Por partoprenantoj el nepagipovaj landoj laŭ niaj financaj ebloj kaj eventuala programkontribuo. Bonvolu priskribi vian eblan kontribuon al la programo. Oficialajn invitleterojn ni sendos nur post interkonsento.

bankkonto de GEA:
Deutscher Esperanto-Bund
IBAN: DE 84 5085 1952 0040 1146 05
BIC-Kodo: HELADEF1ERB
Sparkasse Odenwaldkreis
PayPal:
Se vi volas pagi per PayPal, bonvolu kontakti nin.
nepre ĝiru kun titolo: «PSI 2022» + [Antaŭpago/Kotizo] + VIA NOMO
Bonvolu ne plu ĝiri al UEA